Interretaj Novaĵoj pri Esperanto

Loading...

Traserĉu tiun blogon

Loading...

2012-05-26

Elegantaj bicikloj


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

elegantaj_bicikloj.mp3Listen on Posterous

Estimata aŭskultanto de la Esperanta Retradio: laŭ via opinio, kiu estas la plej eleganta veturilo iam inventita? Ĉu franca reĝa kaleŝo el la 18-a jarcento? ĉu moderna sportaŭtomobilo de la marko Ferrari? ĉu transsone rapida aviadilo? Laŭ mia propra opinio, neniu el tiuj fame konataj maŝinoj superas la elegantecon de... biciklo.

Kun kesteto antaŭe, aŭ sen ĝi; kun bagaĝujo malantaŭe, aŭ ne; nigra, arĝentkolora aŭ alikolora, kun dikaj aŭ maldikaj pneŭmatikoj, bicikloj plu ĝuas prestiĝon tra la tuta mondo, jaro post jaro. Multaj homoj daŭre interŝanĝas klimatizilojn de luksaj aŭtomobiloj favore al agrabla venteto sur la vizaĝo, dum bicikla promeno.

La unuan biciklon oni konstruis en Francujo, en la fino de la 18-a jarcento, tute el ligno. Ĝi ne havis pedalojn, kaj oni puŝis ĝin per la piedoj, rekte sur la grundo. Tuj poste, en Germanujo, oni produktis modelon kun stirilo, kaj poste infanan modelon. Nur meze de la 19-a jarcento oni aldonis pedalojn, kiujn komence oni ligis al la antaŭa rado; tiutempe oni supozis, ke se la antaŭa rado estus pli granda, tio faciligus la veturadon. Pasis longa tempo ĝis oni almetis kaŭĉukajn pneŭmatikojn por mildigi la aferon. La ceteron de la historio ni ĉiuj konas, de dentradoj por kontroli rapidecon ĝis la uzado de malpezaj, korodimunaj substancoj kaj aliaj aldonaĵoj por komfortigi biciklojn. Nuntempe en Brazilo, oni eĉ produktas biciklojn fabrikatajn tute el plasta materialo elprenata el uzitaj boteloj kaj aliaj plastaj objektoj. Tiamaniere, bicikloj fariĝas duoble mediprotektaj veturiloj.

Bicikloj estas tiel ŝatataj, ke biciklad-konkuroj fariĝis populara sporto en multaj landoj. En Francujo, ekzemple, longa biciklokurado estas grava sporta evento, kaj same en olimpikaj ludoj. Kaj ankaŭ inter Esperantistoj oni faras longajn vojaĝojn, eĉ internaciajn, kiel organizas BEMI – Biciklista Esperantista Movado Internacia. En Danlando, Ĉinujo, Germanujo kaj Nederlando amaso da homoj uzas biciklojn ĉiutage. En la brazila urbo San-Paŭlo 500 mil homoj tion faras ĉiutage. La populareco de bicikloj tiel disvastiĝis, ke oni ĉie konstruas vojojn speciale por ili, kaj rezervas lokojn por ili en vagonaroj. Kaj estas konata fakto, ke regula biciklopromenado, krom amuza, estas tre saniga korpekzerco.

Ĉarma, amuza, malmultekosta, saniga kaj mediprotekta! Jen kial mi reasertas, ke biciklo estas ja la plej eleganta veturilo en la mondo.
-- 

Virtuala Brazila Esperanto-Movado

Kundividi aŭtomobilon


kundividi_automobilon.mp3Listen on Posterous
En granda urbo kiel Vieno multaj homoj ne posedas aŭtomobilon. Unuflanke ili apenaŭ bezonas propran veturilon ĉar la publikaj transportiloj kovras la plej grandan parton de la bezono pri enurba transportado kaj aliflanke la kostoj por aŭtomobilo en la urbo povas esti konsiderinde pli altaj ol ekster  la grandurbo ĉar la parkumado estas tre kosta.

Jen kaj jen ankaŭ enloĝanto de grandurbo bezonas aŭtomobilon, ĉu en la urbo mem, ĉu por veturi ekster la urbon. Por longaj distancoj kaj por uzado dum pli ol unu tago la plej ekonomia solvo estas lui aŭtomobilon. Oni pagas potagan tarifon por la lupreno kaj la benzinon kiun oni konsumas dum la daŭro de la lupreno.

Sed tiu solvo ne taŭgas por enurbaj mallongdistancaj kaj mallongdaŭraj veturadoj per aŭtomobilo. Por tio ekzistas alia sistemo kiun la firmao Daimler-Benz realigis. Ĝi nomiĝas Car2Go kio signifas "Prenu aŭtomobilon kaj forveturu". Tiu sistemo funkcias en multaj grandaj urboj en la tuta mondo, interalie ankaŭ en Vieno.

Tie disponeblas 500 malgrandaj aŭtomobiloj de la tipo Smart kiun oni povas tutsimple preni, veturi per ili kaj forlasi kaj parkumi ilin en iu libera publika parkumejo. Kompreneble necesas registriĝi kiel membro. Por membriĝi oni devas prezenti sian kondukpermeson kaj bankokarton kaj tiam oni ricevas membrokarton kiu servas kiel ŝlosilo por la koncernaj aŭtomobiloj.

Por trovi liberan aŭtomobilon oni povas aŭ rigardi en la interreto aŭ pli bone en sia kompufono de la tipo iPhone aŭ Android por kiuj ekzistas specialaj aplikaĵetoj.

Oni pagas laŭ pominuta tarifo kiu en Vieno estas ekzemple 29 eŭrocendoj aŭ alternative, se oni bezonas la aŭtomobilon dum pli ol unu horo, 12,90 eŭrojn po horo aŭ maksimume 39 eŭrojn po tago. Tio estas proksimume la duono de tio kiom kostas komparebla veturo per taksio.

Do oni ne devas zorgi pri propra aŭtomobilo kaj ŝparas multe da mono se oni povas rezigni pri propra veturilo. Necesas nur zorgi ke oni ne kaŭzas damaĝojn ĉe la luprenita aŭtomobilo resp. la uzanto devas kontroli antaŭ ol forveturi ke la aŭtomobilo ne jam havas videblajn damaĝojn.

La germana fervoja kompanio DB nun starigas sistemon per kiu oni povas lui aŭtomobilojn kaj por eksterurbaj veturoj kaj por mallongaj enurbaj. Tiel oni plej bone povos kombini vojaĝon per trajno kun aŭtomobila veturado sur la lastaj kilometroj de la vojaĝo.

Oni povas nur deziri ke tiuj sistemoj estu sukcesaj. La privataj kaj ŝtataj buĝetoj perdos ŝarĝon kaj ankaŭ la medio ne plu suferos tiom pro la aŭtomobila trafiko.

Embedded media -- click here to see it.


--
Virtuala Brazila Esperanto-Movado

2012-05-23

Fiziko-geografia terminaro



---------- Forwarded message ----------
From: Libroservo de UEA <libroservo@co.uea.org>
Date: 2012/5/23
Subject: Laste aperis

Laste aperis

La plej novaj varoj ricevitaj de la Libroservo de UEA


Fiziko-geografia terminaro, Hasan Jakub Hasan, Terminaroj, Amadeus, 2012. 440 terminoj kun klarigoj en Esperanto kaj ekvivalentoj en la angla kaj bulgara. Prezo: 7.50 EUR. Pliaj informoj, reta mendilo: http://katalogo.uea.org?inf=2575



Virtuala Brazila Esperanto-Movado

Dulingveco trejnas la aŭdkapablon


dulingveco_trejnas.mp3Listen on Posterous

Dulingvaj adoleskuloj laŭŝajne kapablas pli bone distingi paroladon disde ĝenaj bruoj. Ĉe tiurilata testo dulingvaj gejunuloj tute facile superis unulingve edukitajn samaĝulojn.

Kiu kiel infano lernas du lingvojn ne nur povas komprenigi sin pli bone, sed plibonigas ankaŭ sian aŭdkapablon: Laŭ aktuala studaĵo dulingvaj homoj kapablas pli facile distingi silabon disde ĝenaj bruoj. Dulingvaj gejunuloj povis en eksperimento elaŭdi pli bone la silabon "da" el tohuvabohuo de muziko kaj voĉoj ol samaĝuloj kiuj regis nur unu lingvon.

Tiu kapablo superas la ĝis nun konatajn efikojn de dulingveco: Ĝi baziĝas sur pli efika prilaborado de sonoj en la cerba kerno kiu estas la plej primitiva parto de la homa cerbo. Ĝis nun oni konis tiajn profundajn adaptiĝojn de la aŭdkapablo nur ĉe profesiaj muzikistoj.

Laŭ la studestrino Nina Kraus de la universitato en Evanston "dulingvaj homoj estas naturaj ĵonglistoj". La defio ekkoni kaj distingi jam de la infanaĝo du lingvojn, evidente faras la cerbon pli atenta pri ĉiuj lingve tipaj impulsoj. "La dulingveco tiel akcelas la kapablon ĝenerale elfiltri la sonon de la homa lingvo el la medio kaj ignori malgravan bruon", ŝi diras.

La esploristoj de la studaĵo esploris la aŭdkapablon de 23 dulingve (angle, hispane) plenkreskintaj gejunuloj kaj de 25 gejunuloj kiuj parolas nur la anglan. En la unua parto de la testo la testantoj aŭdis en la kapaŭskultilo pli ol 6000-foje je malsamaj intervaloj la parolatan silabon "da". Helpe de elektrodoj fiksitaj sur la kapo la esploristoj registris la tipan cerban oscilogramon de la pli primitivaj areoj de la cerbo kiuj kunagas en la aŭdado.

En la esenca testo la esploristoj plurfoje sonigis tiun silabon - foje sen ĝenaj bruoj, foje meze de senorda voĉaro de viraj kaj virinaj parolantoj, kiuj senorde diris sensencajn anglajn frazojn. Per la elektrodoj ili registris kiel ofte kaj bone la esplorataj cerbaj areoj reagis sub tiuj malfavoraj cirkonstancoj je la silabo "da".

"La cerba kerno de la dulingvaj gejunuloj reagis pli signife al la ŝlosila impulso en formo de silabo", raportas Kraus kaj ŝiaj kolegoj. Tiu diferenco estis tre signifa dum la senorda voĉaro. "La pli granda sperto kun diversaj sonoj faris la aŭdsistemon de la dulingvuloj pli efika, pli fokusema kaj pli fleksebla, ĝi laboras pli bone precipe sub malfavoraj cirkonstancoj", klarigas la esploristino.

--
Virtuala Brazila Esperanto-Movado

2012-05-22

Naĝado de beboj


beboj_akvo.mp3 Listen on Posterous
Antaŭ kelkaj tagoj mi spektis en nia televido raporton pri naĝado de beboj. Temas fakte pri enakva kaj subakva gimnastiko de beboj inter la kvara kaj la 18-a vivomonato. La naĝado de beboj en nia lando estas tre populara. Mi supozas ke la kaŭzo por tio estas ne nur por doni ion al la beboj, sed ke la junaj patrinoj havas okazon pasigi belan tempon kun siaj beboj en agrabla etoso.
Preskaŭ ĉiuj publikaj naĝejoj kiuj funkcias dum la tuta jaro ofertas kursojn por bebonaĝado. Ili priskribas sian oferton ekzemple jene:
----
Bebonaĝado por beboj inter 2 monatoj kaj 3 jaroj.
Ju pli frue oni komencas per la bebonaĝado des pli rapide la beboj refamiliariĝas kun la elemento akvo.
Ludo kaj ĝojo, ekzercoj taŭgaj por infanoj en tiu aĝo helpas al via infano dum sia evoluo. La beboj lernas moviĝi sub akvo laŭeble frue.
Gepatroj ricevas instigojn por memstara ekzercado kun la bebo kaj ili akcelas per la bebonaĝado
- la motorikan evoluon
- la trejnadon de ekvilibro
- la memfidon
- la plifortigon de la muskoloj kaj de la spirorganoj
- la stimulon de la cirkulado de sango
de sia bebo.
---
La bebonaĝado ekaperis dum la 1970-aj jaroj. Oni rimarkis ke beboj en akvo faras serpentumantajn movojn kaj oni interpretis tion kiel naĝaj movoj. Kiel fetoj la beboj ja kreskis kvazaŭ sub akvo kaj do la medio akvo ne estas fremda al ili. Do ili facile kaj sentime subakviĝas dum la bebonaĝado en taŭga baseno.
Nome la akvo en la baseno devas esti taŭga por bebonaĝado. Ĝi devas esti laŭnorme filtrita kaj la temperaturo devas esti inter 32-34 gradoj Celsiuso, depende de la aĝo de la beboj. Ju pli junaj la beboj, des pli varma estu la akvo. La temperaturo de la aero ne estu sub 30 gradoj. La profundeco en la baseno estu inter 100 ĝis 140 centimetroj.
Principe bebonaĝado jam eblas ekde la sesa vivosemajno. Suĉinfanoj posedas spirprotektan reagon kiu helpas al ili sendanĝere naĝi subakve. Tiu protekta reago perdiĝas inter la tria ĝis sesa vivomonato.
La bebonaĝado certe ne estas io vivnecesa. Ĝi estas signo de bona vivo, kaj por la bebo kaj por la gepatroj. La kostoj por tio ja ankaŭ ne estas neglektindaj. Ĉiukaze ĝi estas tre rekomendinda, ĉar ĝi akcelas feliĉon kaj socian harmonion.

--
Virtuala Brazila Esperanto-Movado

2012-05-20

Aŭskultado unualoke

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo
auxskultado_unualoke.mp3Listen on Posterous
Komuna, universala saĝo instruas, ke prudentaj homoj unue aŭskultu, due pensu kaj nur trie parolu. Se tiun simplan regulon oni sekvus, multajn miskomprenojn kaj kverelojn oni evitus. Koncerne lingvolernadon, verŝajne ĝi same validas. Ĉi tiu penso revenis en mian menson dum ĵusa virtuala vizito al la bonega interreta paĝaro edukado.net. Plej varmaj laŭdoj ĉi tie ne sufiĉus por digne esprimi la grandegan valoron de tiu retejo, kiu funkcias precipe pro la kompetenta, inteligenta kaj senlaca laborado de la hungara aktivulino Katalin Kovats. Temas pri tute realisma, praktika iniciato por firmigi Esperanton laŭ pedagogia vojo kaj ĝian sukceson atestas la fakto, ke edukado.net ĵus atingis la nombron de 2500 aliĝintoj.
Dum mia virtuala vizito, antaŭ kelkaj tagoj, mi spektis filmeton, kiu fakte estas duonhora prelego de S-ino Katalin pri edukado de sia multlingva fileto Marteno. La tuta prelego, klare kaj didaktike konstruita, enhavas amason da pensigaj informoj kaj analizoj, kaj mi forte rekomendas, ke vi aŭskultu ĝin en la sekcio 'filmetoj'. La hejma situacio estis tre interesa kaj neordinara, ĉar la knabo parolis la hungaran lingvon kun sia patrino, la francan kun sia patro kaj la nederlandan ĉe lernejo. Siavice, la gepatroj parolis en Esperanto inter si, kaj tion la infano ofte aŭskultis, sed li mem neniam parolis en Esperanto. Je granda surprizo, kiam la gepatroj unuafoje alportis Martenon en Esperantistan eventon, tute neatendite montriĝis, ke li povas flue paroli en Esperanto kun alilingvanoj, kiam necese! Klare pruviĝis, ke eblas alproprigi lingvon per simpla aŭskultado.
Ĉu tio estas miriga novaĵo? Tute ne, male. Efektive, ni ĉiuj lernis nian gepatran lingvon per simpla aŭskultado, dum niaj patrinoj donadis al ni suĉbotelojn kaj ŝanĝis niajn vindojn. Ni ĉiuj devis atente aŭskulti la gepatrojn dum pli ol unu jaro, por posta ekparolado. Ĉu oni povus elpensi pli naturan metodon por akirado de lingvo?
Vi jam antaŭscias, kien mi volas atingi: ke nia Esperanta RetRadio proponas ĝustan rimedon. Kompreneble, ĉar ni (bedaŭrinde) jam ne estas infanoj, por plej altgrada profito de niaj sonartikoloj, progresemuloj devus sekvi la jenajn paŝojn:
- unue,legi kaj bone kompreni la tekston, se necese konsultante vortaron;
- due, aŭskulti kaj samtempe legi la artikolon;
- laste, klopodi kompreni la artikolon rekte, sen legado.

Tio verŝajne postulus ĉiutage duonhoran studon, sed la progreso en lingvoregado estus certa. De ni, produktantoj de la artikoloj, oni esperas uzadon de simpla Esperanto, sen nenecesaj neologismoj kaj komplikaj frazkonstruoj. Ni devas elekti variajn, klerigajn kaj bonhumorajn temojn de ĝenerala intereso, tiel ke ankaŭ spertaj, jam fluaj uzantoj de nia lingvo povu ĝui nian materialon. Kaj kompreneble prezenti la tuton per klara, internacieca elparolo kaj teknike akceptebla sonregistrado. Miaflanke, mi estas preta kore akcepti kritikojn, se mi devojiĝos de tiaj rekomendoj.
Al mi ŝajnas, ke la celoj de edukado.net kaj Esperanta RetRadio parte kongruas, kaj estus tre bele, se inter tiuj du agadoj stariĝus profita kunlaboro. Nun, mi estas preta aŭskulti vian opinion, karaj geaŭskultantoj.
-- 
Virtuala Brazila Esperanto-Movado

2012-05-18

Instrui Esperanton en Chinio






La altlernejoj en Changzhou, Jiangsu-provinco, Ĉinio, engaĝos instruistojn de la japana, korea, kaj angla lingvoj, kiuj devas esti esperantistoj.

Changzhou-a Teknika Altlernejo de Turismo kaj Komerco http://www.czlsgz.com/index.shtml kaj Liu Guojun Profesia Teknika Altlernejo en Changhzou http://www.czlgj.com/ estas profesiaj altlernejoj. Nun la lernejoj intencas engaĝi instruistojn de la japana, korea, kaj angla lingvoj. La kondiĉoj por kandidatoj de la posteno estas, ke li aŭ ŝi devas esti malpli-ol-65-jara, havi klerecon de supera lernejo, posedi relative altan Esperantan nivelon, esti sperta en instruado de la lingvoj kaj Esperanto.

Por faciligi la vivon en Ĉinio ni preferas, ke la dungoto povas paroli iom en la ĉina aŭ angla lingvoj. Tiuj, kiuj interesiĝas pri la posteno, sendu materialojn en du lingvoj, kiun li aŭ ŝi intencas instrui, inkluzive de nomo, sekso, aĝo, ŝtataneco, loĝ-loko, intereso, profesio, esperantista kariero, kaj eduka diplomo, al nia retpoŝto:  

zhchsh56@126.com



Prof.Dr.GONG Xiaofeng
School of Environmental and Chemical Engineering
Nanchang University
Nanchang, CN-330031
China

--
Virtuala Brazila Esperanto-Movado