Posts

Showing posts from 2010

Pacdeklaro de Nagasako, 2010

Image
Pacdeklaro de Nagasako, 2010 Ĉi-jare la memorceremonio por paco komenciĝis kun kantado de postvivantaj atombombitoj. La kanto estis plena de la forta espero, ke tiu fatala tago neniam plu ripetiĝu. La 9an de aŭgusto, 1945, je la 11a kaj 2, unu atombombo ĵetita de usona bombaviadilo ruinigis la urbon de Nagasako en momento. Intensaj varmoradioj, eksploda ventego, radiadoj kaj senĉesaj fajroj.... Ili forrabis karajn vivojn de 74 000 homoj, kaj stampis profundajn mensajn kaj korpajn vundojn al tiuj, kiuj apenaŭ eskapis el morto. Dum 65 jaroj depost tiu tago, la postvivantaj atombombitoj ĉiam sencede marŝadis la vojon al "mondo sen nukleaj armiloj" kaj hodiaŭ kantis plengorĝe kaj elkore. Mi vidas en ili esperon de homoj.   Ni petas la gvidantojn de la nukleaj potencoj ne dispremi niajn penojn al "mondo sen nukleaj armiloj". En tiu ĉi majo, en la Konferenco por Reekzamenado de la Traktato pri Nemultigo de Nuklearmiloj (NPT), komence ĝia prezidant

George Soros vizitas Esperanto-simpozion en Novjorko

Image
"De Zamenhof al Soros" estis la titolo de la ĉi-jara simpozio organizita de la Novjorka Oficejo de UEA. Tiu oficejo, kies ĉefa tasko estas prizorgi la rilatojn de UEA kun la ĉefsidejo de Unuiĝintaj Nacioj, ĉiujare organizas publikan aranĝon okaze de Zamenhof-tago la 15-an de decembro. Temis pri historia trarigardo de la komenca periodo de Esperanto, organizita por rekoni du novajn librojn: anglalingvan biografieton de Zamenhof – mallongigitan version de la granda biografio verkita de A. Korĵenkov antaŭ duo da jaroj – kaj nove tradukitan libreton de Tivadar Soros, kiu unue aperis en la jaro 1923. La konata fakulino Esther Schor, profesoro ĉe la Universitato Princeton, rekonis la ligon kun Zamenhof per sia prelego pri "Zamenhof kaj Estonteco", en kiu ŝi ekzamenis la koncepton de la kreinto de Esperanto pri la estonteco de la homaro kaj la rolo de Esperanto en tiu kunteksto. La finan punkton en la periodo 1887-1923 traktis Humphrey Tonkin, la tradukinto de la verko de

Kiel diri „miliardulo” en Esperanto?

Image
[ Originala NY Times verkaĵo ] Kiel diri „miliardulo" en Esperanto? Verkis ALISON LEIGH COWAN Por eta grupo el lingvistoj, universitatanoj kaj revantoj, kiuj kutimas pri neglekto al iliaj invitoj, ne estis bagatelo kiam George Soros , la miliardulo, eniris salonon por festi kune kun ili. Jen tamen, en ilia simpozio la merkredan vesperon, li mem regalis ilin per bongustaj rakont-pecoj pri ilia amata ĉevaleto: Esperanto, lingvo jarcent-aĝa, kreita laŭ la preskaŭ evangelia kredo ke doni al la mondo komunan, facile lerneblan duan lingvon malpliigos konfliktojn. Kvankam ĝi neniam disvastiĝis tiom kiom esperis ĝia kreinto, L. L. Zamenhof , kaj apenaŭ eblus diri ke ĝi bremsis du mondmilitojn, Esperanto ankoraŭ havas siajn adeptojn kaj fervorulojn - iom mesiismajn, kiuj ekscias kun ega ĝuo pri la plej freŝa beletra trovaĵo aŭ sagaca rap-teksto Esperanta, kaj plezure montras plian fojon al novvenintoj la scenon el " Incubus, " la klasika kultfilmo el 1966, en kiu W

Sukcesa Renkontiĝo kun Soros ĉe UN - Novjorko

Image
Kun deko de ĵurnalistoj, deko de universitataj studentoj (pluraj skribantoj pri Esperanto, dum klasaj referaĵoj , kaj du membroj el unu el la plej famaj familioj en Usono, la familio Soros, la simpozio estis sukcesego. George Soros ĉeestis eble dum horo. Li prelegetis dum 10-15 minutoj. Dum la pliparto de la programo ĉeestis Jonathan Soros, nepo de nia fama Teodoro Soros. Unu universitata studentino profesie filmis la programon sed ŝia kamerao fuŝis dum prelegeto de George Soros . Specialajn dankojn al Isis, Mary kaj Kaŝa por la filmado. Eble mi sukcese filmis dum kelkaj minutoj per simpla fotilo. Humphrey Tonkin donacis la novan eldonon/tradukon de libro de Teodoro Soro al la familio Soros. Kvin esperantistoj renkontiĝis horon frue (antau' la ĉefa programo) en renkontiĝ-ĉambro de Departmento de Publikaj Aferoj de UNO. Prelegis Ralph Dumain, Esther Schor, Sam Green. Ĉar du novaj grandaj ekranoj estis uzitaj dum du prelegoj (power-point au' filmo-montrado), la konstruaĵo

N-ro 404 - Gazetaraj Komunikoj de UEA

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 404 2010-12-15 Enhavo: La Zamenhof-jubilea UK de 1959 en la Reta Kinejo Sekretario de IKU kaj Komisiono pri Belartaj Konkursoj elektitaj LA ZAMENHOF-JUBILEA UK DE 1959 EN LA RETA KINEJO La Reta Kinejo de UEA omagxas la cxi-jaran Zamenhof-tagon per dokumenta filmo pri la 44-a Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio en 1959. Per tiu UK kun pli ol 3000 partoprenantoj kulminis la tutmonda festado de la 100-a datreveno de la naskigxo de la auxtoro de Esperanto. La filmon faris Jean Forge, la fama Esperanta verkisto, kiu estis ankaux kinregxisoro. La 9-minuta filmo montras scenojn ne nur el la kongreso en Varsovio sed ankaux el la ekskurso al Bjalistoko, kie kongresanoj cxeestis interalie solenajxon por starigi monumenton al L.L. Zamenhof. Videblas ankaux la sola auxtentika filmdokumento pri Zamenhof. La filmo estas videbla cxe: www.ipernity.com/doc/97850/9646608 Impresojn el la 44-a UK peras ankaux alia filmo, kiu estis ald

9-a Internacia Himalaja Renkontigxo

Image
Konigu  la mondon al Nepalo, kaj Nepalon al la mondo per Esperanto 9-a Internacia Himalaja Renkontiĝo   Nepala Esperanto-Asocio ĝojas anonci la 11-tagan Internacian Himalajan Renkontiĝon 2011 por konigi sian landon al alilandaj esperantistoj. Apenaŭ ekzistas iu lando en la mondo kiu povus rangi samnivele kun Nepalo rilate al natura, etna kaj kultura diverseco. Partoprenante la Renkontiĝon, vi havos ŝancon formi vian propran bildon de  la lando kaj samtempe konatiĝi kun lokaj kaj alilokaj esperantistoj kiuj partoprenos la samajn programerojn. Ni bonvenigas ankaŭ homojn kiuj volas komenci lerni Eserpanton dum la Renkontiĝo.   La programo estas planita por ke ĝi taŭgu al ĉiuj aĝgrupoj. Dum via restado, vi loĝos en bonkvalita hotelo en Katmando kaj en komfortaj gastejoj dum la piedvojaĝo. Ĉiuj manĝokostoj kaj aliaj similaj kostoj estas inkluzivitaj en la aliĝokosto, sed ne asekuro. La kotizo estas kalkulita nur por kovri kostojn, ne por gajni monon. Similaj turismaj servoj kutime k

N-ro 403 - Gazetaraj Komunikoj de UEA

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 403 2010-11-29 LITERATURO, INSTRUADO KAJ FILMOJ EN LA MALFERMA TAGO La Esperanto-poeto Mauro Nervi estis la cxefgasto de la 33-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 27-an de novembro, kiu allogis 90 vizitantojn el 16 landoj. Nervi kontribuis al la programo per du prelegoj. En la unua prelego li parolis pri la idea esenco de la Akademio Literatura de Esperanto, kies prezidanto li estas kaj kiu estis fondita en Roterdamo en la 93-a Universala Kongreso en 2008. En sia dua prelego Nervi parolis pri la poezio kaj verkista agado de la Esperanta kandidato por la literatura Nobel-premio Baldur Ragnarsson. Katalin Kováts prezentis la renovigitan retejon de edukado.net kaj priskribis kiel utiligi gxin por lerni kaj instrui Esperanton. Pri sia lastatempa dua vojagxo al Indonezio por instrui Esperanton kaj pristudi la historion de la tiea movado parolis Heidi Goes. Trifoje estis montrita la premiita mallonga filmo Conlang .

"Baza Esperanta radikaro" reaperis

================================================================= Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 402 2010-11-23 ================================================================= Enhavo: 1. "Baza Esperanta radikaro" reaperis 2. Pliaj komisionoj kaj komisiitoj * * * * * "BAZA ESPERANTA RADIKARO" REAPERIS Unu el la plej furoraj eldonajxoj de UEA, "Baza Esperanta radikaro", estas denove havebla. Tiu cxi verko de Wouter F. Pilger (1942-2006) estas kvazaux miniatura PIV, per kiu oni ne nur lernas vortojn sed ankaux ekpensas en Esperanto. "Baza Esperanta radikaro" enhavas pli ol 2900 radikojn, kiujn gxi klarigas per kutimaj kaj elementaj Esperanto-vortoj. Post la spertoj kaj komentoj pri la unua eldono, Pilger precizigis aux plilargxigis cx. 850 klarigojn, kaj aldonis 260 radikojn, i.a. pri la homa korpo, sano kaj malsano, bazaj nutrajxoj, hejma tekniko, kaj bestoj kaj plantoj. Cxe multaj kapvortoj li menciis pliajn signifojn aux sig

Etsuo Miyoshi en Parizo / Etsuo Miyoshi à Paris;## Twitter ### Internacia Kunliga Komitato de Ateistoj kaj Liberpensuloj

From: Henri Masson < espero.hm @ wanadoo.fr > Date: 2010/11/20 Subject: [Change-kampanjo] 2010.11.20 # Etsuo Miyoshi en Parizo / Etsuo Miyoshi à Paris;## Twitter ### Internacia Kunliga Komitato de Ateistoj kaj Liberpensuloj / Comité International de Liaison des Athées et Libres Penseurs ##### To: Etsuo Miyoshi en Parizo Tute plena estis la salono, kie prelegis s-ro Etsuo Miyoshi la ĵaŭdon 18an de novembro en Parizo. Ĉar kelkaj ĉeestantoj alvenis iom malfrue dum aliaj devis foriri antaŭ la fino, supozeble venis kvindeko da personoj, foje de malproksime (i.a. el la departementoj Loir-et-Cher kaj el Vendeo) inter kiuj nur unu ne scipovis Esperanton. Etsuo Miyoshi klarigis sian strategion por faligi la muron de silento, kiu staras antaŭ Esperanto en amasinformiloj. Ĉu elspezi grandegajn sumojn por atentigi pri Esperanto en multaj landoj ? Aŭ ĉu koncentri la fortojn kaj monon je nur unu difinita celo por krei malgrandan breĉon en la muro, kaj tiel ebligi eniron en la

Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko, KAEST

---------- Forwarded message ---------- From: Ret-Info, www.eventoj.hu < oficejo@eventoj.hu > Date: 2010/11/15 Subject: ret-info: Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko, KAEST To: asalibabr@gmail.com Estimataj, KAEST estas mallongigo de "Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko". La ĉi-jara KAEST okazos en Slovakio, inter la 18-21.11.2010. Jen sube la konciza programo, aperinta en Facebook: Ĉeftemo de KAEST-2010: „Modernaj teknologioj por Esperanto" La programo konsistos el kelkaj partoj: * prelegoj (en du paralelaj blokoj – ĉeftemaj kaj alitemaj) * trejnado (Vikipedio, komputila laboro, metiejoj ks.) * fakaj diskutoj (pri certa temo) * vespera (neformala) programo (vingustumado, filmo-prezento, diskutoj, ks.) * eblaj ekskursoj (laŭ interkonsento kaj mendoj) E@I-teamo invitas vin ĉiujn – ĉu aliĝi kaj prelegi aŭ simple aliĝi kaj ĉeesti en KAEST 2010. Por ke la faka vivo en Esperanto evoluu! Kaj kion signifas p

Sahara Esperanto-Ligo

http://www.sahara-esperanto.ueuo.com Ekde hieraux nokte la pagxo de Sahara Esperanto-Ligo ofertas informojn pri la teruraj okazintajxoj, okazantaj nuntempe en Ajuno kaj en aliaj urboj.  La informoj aktualigxas de tempo al tempo. Ni invitas vin viziti la pagxon. el [Nsir, Nova Sento - 710] ----- fonto: Ret-Info http://www.eventoj.hu ========================================================================   Konferenco pri Aplikado de Esperanto en Scienco kaj Tekniko        18.-21.11.2010  --   http://www.ikso.net/kaest/ -- ======================================================================== .

Sendu raporton al Ludoviko Zamenhof!

From: Ret-Info, www.eventoj.hu < oficejo@eventoj.hu > Date: 2010/11/10 Subject: ret-info: Sendu raporton al Ludoviko Zamenhof! To: asalibabr@gmail.com Karaj geamikoj! Laŭ la bona movada tradicio festi ĉiujare decembre Zamenhof-feston, ankaŭ  en la urbo Jekaterinburg (ĉefurbo de Urala regiono de Rusio) kunvenas esperantistoj de nia regiono por kune festi la Zamenhof-tagon. Ĉi- jara preparado al la festo jam komenciĝis. Ĉe la organizantoj aperis ideo lanĉi du konkursojn, ligitajn kun Z-tago kaj ni invitas vin aktive partopreni ilin! 1. "Letero al Ludoviko Zamenhof" Ni invitas partopreni tiun ĉi konkurson ĉiujn verkemulojn! Aktivigu vian imagon, fantazion, kreemon kaj provu skribi leteron al aŭtoro de Esperanto! Elektu mem, en kiu ĝenro ĝin verki: ĉu en proza, poezia, humura aŭ alia. Ankaŭ enhave leteroj povas esti variaj: eble vi deziras turni vin al la Majstro kun iu peto, aŭ rakonti al li pri iu interesa E-evento en via urbo (lando), aŭ komuniki, ki

N-ro 401 - Gazetaraj Komunikoj de UEA

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 401 2010-11-08 FACEBOOK-PAGxO DE UEA 1-JARIGxIS Universala Esperanto-Asocio malfermis propran pagxon en la socia retejo Facebook la 8-an de novembro 2009. Je sia unua datreveno gxi havis 1738 amikojn, kies lauxlanda distribuo estas suficxe alia ol tiu de la individuaj membroj de UEA. La unuan lokon okupas, kun distanco, la hejmlando de Facebook, Usono, kiu inter la individuaj membroj havas la kvinan pozicion. La plej granda lando inter la individuaj membroj estas Francio, kiu en la Facebook-pagxo estas tria. Rimarkindaj kazoj estas Meksiko, kiu en la IM-statistiko estas 31-a kaj en Facebook 8-a, kaj ankaux Argentino (respektive 39-a kaj 9-a) kaj Cxilio (57-a kaj 11-a). Pleje tamen elstaras Malajzio, kie UEA havas nur unu membron sed 50 amikojn de sia Facebook-pagxo. La 20 landoj kun plej multe da amikoj estas Usono (203), Brazilo (115), Francio (103), Italio (91), Hispanio kaj Pollando (po 85), Germanio (72), Meksiko (56), Argentin

N-ro 400 - Gazetaraj Komunikoj de UEA

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 400 2010-11-05 Enhavo: Proponu prelegon por la 34-a Esperantologia Konferenco! 4-a Mezorienta Kunveno okazos en Irano PROPONU PRELEGON POR LA 34-A ESPERANTOLOGIA KONFERENCO! Ankaux en la Universala Kongreso en Kopenhago okazos la tradicia Esperantologia Konferenco. Gxia organizanto estas la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) kaj gxi estis unuafoje en la programo de la UK en Varno en 1978. En Kopenhago gxi okazos jam por la 34-a fojo. La Esperantologia Konferenco celas doni eblecon prezenti rezultojn de novaj esploroj kaj ebligi sperto-intersxangxon kun aliaj esperantologoj. Same kiel la prelegoj de pluraj antauxaj sesioj, ankaux tiuj en Kopenhago estos poste eldonitaj kiel aktoj. Interesatoj por prelegi sendu mallongan biografian informon pri si kaj resumon de la proponata prelego al Detlev Blanke ( detlev@blanke-info.de ). La prelegoj de la Esperantologia Konferenco okazinta en la UK en

Nova epoko: nova pensado

Nova epoko: nova pensado Ian Fantom Eniro en novan jarmilon signalas ne nur datŝanĝon, sed eniron de nova epoko — epoko, en kiu estos same facile komunikiĝi kun homoj en foraj partoj de la mondo kiel kun samvilaĝanoj. Implicoj por la Esperanto-movado estas radikalaj. Tradicie novaj Esperantistoj unue fariĝas anoj de loka klubo, kelkaj el tiuj fariĝas anoj de landa asocio, kaj kelkaj el la anoj de la landa asocio aktivas pri Esperanto internacie kaj fariĝas individuaj anoj de UEA, ĉeestas Universalajn Kongresojn ks. Tio kreas piramidon, en kiu nur malplimulto de la Esperantistoj uzas Esperanton por la celo, por kiu ĝi estis kreita: internacia komunikado. Por la granda plimulto de la Esperanto-parolantoj la ĉefa centro de Esperanto-aktivado estas la landa asocio — eĉ se la landa asocio ne multe aktivas. Se temas pri aktiva kampanjado por Esperanto, ja estas fortaj avantaĝoj centrigi sian laboron sur la landan asocion. Nur homoj, kiuj regas la lokan lingvon, kaj bon

Gazetaraj Komunikoj de UEA - n-ro. 399

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 399 2010-10-26 Enhavo: Belartaj Konkursoj de UEA en 2011 Internacia Kongresa Universitato invitas prelegontojn Internacia Junulara Jaro -- pri dialogo kaj interkompreno en la 96-a UK BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA EN 2011 La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 62-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 96-a Universala Kongreso en Kopenhago. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK nek al membreco en UEA. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de la branĉoj Infanlibro, Filmo kaj Kanto. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Validas krome jenaj kondiĉoj: Poezio : maksimuma longo ne fiksita. Prozo : maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da paĝoj). Teatraĵoj : maksimuma longo ne fiksita. Eseo : teme ligita kun Esperanto aux kun la kongresa temo "Dialogo kaj interkompreno", proksi

Kongresa Universitato invitas prelegulojn

 INTERNACIA KONGRESA UNIVERSITATO INVITAS PRELEGONTOJN  Dum la 96-a UK en Kopenhago okazos la 63-a sesio de Internacia Kongresa Universitato. UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn de prelegoj al la sekretario de IKU, prof. Amri Wandel, PK 767, IL-71799 Makabim, Modiin, Israelo; rete: amri@xuji.ac.il , ĝis la 31-a de januaro 2011 (sed prefere pli frue).  Lige kun IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlabore kun UEA. Proponantoj de IKU-prelego rajtas samtempe proponi AIS-kurson, kies unua prelego estos parto de IKU kaj kiu aldone havos du daŭrigajn prelegojn. Oni bv. indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso.  La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Estos aparte bonvenaj prelegoj lige kun la kongresa temo "Dialogo kaj interkompreno". Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de

Fostoj post la fajro en Bona Espero, Brazilo

Bona Espero Mi ricevis de Bona Espero la suban mesaĝon. Gian Carlo Fighiera ------------------- Kara Giancarlo, koran dankon pro via solidareca mesaĝo al kiu ni povas tuj respondi estante en Brasília por konsulti kuracistojn kaj  facile eniri interreton. Bona Espero daŭre kunvivadis kun fajroj en la savano, sed ĉi-jare la seka sezono estis tiel severa kaj longdaŭra, kun temperaturoj ĝis 35 gradoj kaj humideco ĝis 10 %, ke la lasta fajrego ne estis bremsebla. La gardistoj de la Nacia Parko ne sukcesis haltigi ĝin; fajrobrigadistoj el Brasília ne povis tuj interveni ĉar ege okupitaj el aliaj partoj de la Centra Altebenaĵo kaj do ni devis elturniĝi solaj. La afero ne estis facila, ĉar la fajro alvenis nokte, akompanata de forta vento kaj kun peno ni sukcesis savi la domojn kaj la ĉirkaŭajn plantaĵojn. 90 % de la teritorio de Bona Espero kaj duono de la apuda Nacia Parko bruliĝis. La ĉefa damaĝo por ni estis la bruligo de kilometroj da pikdrataj bariloj el eŭkaliptaj fost