Posts

Showing posts from May, 2010

Eurovision : karikaturo pri Eŭropo

Image
Eurovision : karikaturo pri Eŭropo Eŭropa Unio havas 23 oficialajn lingvojn , inter kiuj unu pli "oficiala" ol la ceteraj, pli kaj pli ofte unika.  Ĝi a devizo estas " Unueco en diverseco ". Pli konforma al la realo estus " Unueco en hipokriteco ", ĉar tiun onidiran " diversecon " ni spertas kaj konstatas ĉiutage en la eŭropuniaj instancoj : temas pri evoluo al unulingveco, al nuranglalingveco, al superrego de nacia lingvo super ĉiuj ceteraj Sendepende de la eŭropaj institucioj , tiu " diverseco " estas konstatebla kaj kontestenda ankaŭ en la kantokonkurso "Eurovision" ( Eŭrovido-Kantokonkurso ) por kiu la nomo "Anglovision" (Anglovizio) pli kongruus kun la realo. Forestas originaleco kaj aŭtentikeco. Tio tre similas al la menuodiverseco kaj dietika diverseco de usona manĝmaniero, pro kiu danĝera kaj eĉ mortiga trodikiĝo plej multe trafas Usonon... Tamen estas io ĝusta en Eurovision 2010 : nur la tit

Esperanto — iPad, IPhone, Android ## Vikipedio — WikiTrans ### Mikrofone

Laŭ anonco de " PrMac ", informretejo pri la "Mac-mondo", la programo " Esperanto — English to Esperanto Dictionnary " de la usona societo Sofweb , fondita en 1999 en Arizono, estas nun havebla por senklavara komputilo "iPad" :  " Esperanto now available for iPad ". La anonco havigas interesajn informojn pri Esperanto. Bazaj klarigoj pri la lingvo kaj ties utileco aperas ĉe http://www.sofweb.com/esperanto.php kie troveblas ekzemploj pri serĉado ( Search ), Vikipedio ( Wikipedia ), Foliumado ( Browse ), Gramatik-konsiletoj ( Grammar tips ), pri ĝia uzateco en la mondo. Tio estas des pli interesa, ke tion anoncas komerca anglalingva firmao, plie, usona ! Al konciza anonco de Ian Fantom pri tio ĉe Reago,  jene reagis Jacob Nordfalk, el Danio : Haha, tio ĉi estas ridinda sensencaĵo. "Esperanto" ne haveblas por iPhone. Temas pri angla-Esperanto-vortaro :-) Pro la fermeca sinteno de Apple oni eĉ ne kapablas l

PANORAMO DE LA ZAMENHOF-JARO

ESTRARA RAPORTO 2009: PANORAMO DE LA ZAMENHOF-JARO 15 ilustritajn paĝojn en la junia numero de la revuo Esperanto okupas la Estrara Raporto 2009, t.e. la raporto de la Estraro pri la agado de UEA en la pasinta jaro. Tiun dokumenton la Estraro devas liveri ĉiujare al sia supera organo, la Komitato, kiu surbaze de ĝi povas prijuĝi, kiel la plenuma organo de UEA sukcesis en sia laboro. En sia kunsido dum la 95-a UK en Havano la Komitato decidos pri la akcepto de la raporto. Preparante la raporton ĉiu Estraro alfrontas la demandon, pri kio ĝi raportu. La Statuto de UEA lasas vastan liberecon, ĉar ĝi difinas nur, ke la Estraro "prezentas al la Komitato jarraporton pri la agado". Laŭ la plej mallarĝa difino la raporto registrus nur tion, kion la estraranoj mem faris; laŭ la plej larĝa difino temus pri detala revuado de ĉio, kio okazis en la Esperanto-movado, kies ĉefa motoro UEA estas. Al la ĉi-foja raporto estas aldonita klarigo pri tio, kiel la Estraro mem konceptis la raporto

Edzperanto

Image
Komunumaj retejoj estas oportunaj lokoj por kunigi homojn kun simila intereso. Post la jam malnova "ipernity" antaŭ kelkaj monatoj en Ret-Info ni raportis pri ekfunkciado de " esperanto.com " - kaj nun kun ĝojo ni informas pri 3 aliaj retejoj. 1. esperanto.ning.com La portalo " ning.com " donas hejmon al multaj komunumoj en multaj lingvoj, do kompreneble troviĝas ankaŭ retejo por E-parolantoj sub la adreso http://esperanto.ning.com - Krom partopreni la tiean vivon, vi  povas krei tute senpage propran tian retejon ankaŭ por via loka E-klubo aŭ E-societo. ------------ 2. Edzperanto - Trovu edz(in)on tra Esperantujo!! En nia centjara historio jam okazis multaj geedziĝoj inter esperantistoj. La nova retejo "Edzperanto" volas helpi ĝuste en tiu kampo - analoge al multaj similiaj nacilingvaj servoj. 'Edzperanto' estas nova kaj senpaga servo. Jen frazo en la titolpaĝo: "... Bonvenon ĉe Edzperanto, la unua interreta renkontoj-s

Unika ZEO sub la maro!

Image
La plej okcidenta parto de duoninsulo Krimeo - duoninsulo Tarhankut - estas unika loko de belegaj golfetoj, kie la fundo estas travidebla je 12 metroj. Tie estas subakva muzeo. Komence de la "rekonstrua periodo" en Sovetunio oni ofte forĵetadis bustojn de bolŝevikoj. Subakvistoj aranĝis tie en la maro "aleon de bolŝevikoj" , poste aleon de eminentaj personoj kaj rezulte aperis unika subakva muzeo. En la jaro 2008 ĝuste apud tiu loko okazis ukrainia-rusia E-renkontiĝo IET-1 (Internaciaj Esperantaj Tagnoktoj) , kiun partoprenis ĉ. 180 esperantistoj. Dum la renkontiĝo la partoprenantoj solene inaŭguris Esperanto-Aleon, en kiu la unuaj bustoj estis tiu de Zamenhof kaj fama blinda esperantisto, vojaĝanto, verkisto Vasilij Eroŝenko. La 20-kilogramajn 45-centimetrajn bustojn kreis konata skulptisto Sergej Fjodorov. Ĉi-jare komence de julio en la sama loko okazos IET-2, dum kiu en la Esperanto-aleo aperos tria busto - de fama Esperanto-pioniro, svedo Valde

Esperanto en Komenio-projekto

Image
Esperanto en Komenio-projekto Informo de E-Ins tra Germain Pirlot [E-INS] DE, GB, HU: resumo pri 2-jara bazlerneja Comenius-projekto   -- Jen finfine detala raporto kun foto-prezentado pri la lasta kunveno de bazlernejaj infanoj el la 3 partnerurboj: Bar Hill, Britio, Miskolc, Hungario, kaj Herzberg am Harz, Germanio. Enkadre de Comenius-projekto subvenciata de EU, ni kunlaboris dum 2 jaroj inter 2008-2010. Pri la kunagado ni raportos detale en la sekva numero de IPR, nun mi resumas nur la eventojn de la lasta renkontiĝo, kiu espereble tamen ne estos la lasta, ja la formiĝintaj amikecoj, la komunaj travivaĵoj kunbindos infanojn, familiojn, gekolegojn. Kelkajn fotojn vidu ĉe [ http://esperanto-urbo.de/gallery.php?gallery_id=90835303 ] Kiel finiĝis la projektperiodo? Kio okazis inter 9-13 aprilo? Dum la lasta staĝo de la restado en Herzberg okazis kunlernado, kantado, prezentado de filmoj pri la partnerlernejoj, ludoj, dancoj, ekspozicieto pri la gravaj eventoj de la 2-jara k

Estonta Esperanto

Estonte, se Esperanto disvastiĝos en Azio kaj Afriko samnivele kiel en Eŭropo, la vortaro de Esperanto devos ŝanĝiĝi multe kaj draste. Kunmetitaj vortoformoj estos preferataj ol okcidentdevenaj radikvortoj. Multaj vortoj eĉ fundamentaj devos esti plivastigitaj je sia senco pro aldono de pli kutimaj konceptoj de azianoj kaj afrikanoj. Pri vortoformoj mi ja konscias, ke fakte ankaŭ multaj el la okcidentaj esperantistoj preferas kunmetaĵojn. Sed mi vidas, ankaŭ ke pli multaj okcidentanoj elektas radikvortojn senkonscie. Nu, pli grava ŝanĝiĝo estos sencovastiĝo de vortoj. Kaj tiu fenomeno jam komenciĝis parte. Ekzemple, laŭ PIV2005 "drako" estas "fabela besto, kiun antikvuloj imagis kun flugiloj, ungegoj k serpenta vosto". Ĝi estas okcidenta drako. Aliflanke drakoj, kiuj loĝas en aziaj rakontoj, havas similan aspekton, sed ne flugilojn. Kaj ĉi tiuj apartenas al bonaj dioj. La Reta Vortaro prave rimarkigas nin pri tio jam de la jaro 2002. Ni