Posts

Showing posts from December, 2010

Pacdeklaro de Nagasako, 2010

Image
Pacdeklaro de Nagasako, 2010 Ĉi-jare la memorceremonio por paco komenciĝis kun kantado de postvivantaj atombombitoj. La kanto estis plena de la forta espero, ke tiu fatala tago neniam plu ripetiĝu. La 9an de aŭgusto, 1945, je la 11a kaj 2, unu atombombo ĵetita de usona bombaviadilo ruinigis la urbon de Nagasako en momento. Intensaj varmoradioj, eksploda ventego, radiadoj kaj senĉesaj fajroj.... Ili forrabis karajn vivojn de 74 000 homoj, kaj stampis profundajn mensajn kaj korpajn vundojn al tiuj, kiuj apenaŭ eskapis el morto. Dum 65 jaroj depost tiu tago, la postvivantaj atombombitoj ĉiam sencede marŝadis la vojon al "mondo sen nukleaj armiloj" kaj hodiaŭ kantis plengorĝe kaj elkore. Mi vidas en ili esperon de homoj.   Ni petas la gvidantojn de la nukleaj potencoj ne dispremi niajn penojn al "mondo sen nukleaj armiloj". En tiu ĉi majo, en la Konferenco por Reekzamenado de la Traktato pri Nemultigo de Nuklearmiloj (NPT), komence ĝia prezidant

George Soros vizitas Esperanto-simpozion en Novjorko

Image
"De Zamenhof al Soros" estis la titolo de la ĉi-jara simpozio organizita de la Novjorka Oficejo de UEA. Tiu oficejo, kies ĉefa tasko estas prizorgi la rilatojn de UEA kun la ĉefsidejo de Unuiĝintaj Nacioj, ĉiujare organizas publikan aranĝon okaze de Zamenhof-tago la 15-an de decembro. Temis pri historia trarigardo de la komenca periodo de Esperanto, organizita por rekoni du novajn librojn: anglalingvan biografieton de Zamenhof – mallongigitan version de la granda biografio verkita de A. Korĵenkov antaŭ duo da jaroj – kaj nove tradukitan libreton de Tivadar Soros, kiu unue aperis en la jaro 1923. La konata fakulino Esther Schor, profesoro ĉe la Universitato Princeton, rekonis la ligon kun Zamenhof per sia prelego pri "Zamenhof kaj Estonteco", en kiu ŝi ekzamenis la koncepton de la kreinto de Esperanto pri la estonteco de la homaro kaj la rolo de Esperanto en tiu kunteksto. La finan punkton en la periodo 1887-1923 traktis Humphrey Tonkin, la tradukinto de la verko de

Kiel diri „miliardulo” en Esperanto?

Image
[ Originala NY Times verkaĵo ] Kiel diri „miliardulo" en Esperanto? Verkis ALISON LEIGH COWAN Por eta grupo el lingvistoj, universitatanoj kaj revantoj, kiuj kutimas pri neglekto al iliaj invitoj, ne estis bagatelo kiam George Soros , la miliardulo, eniris salonon por festi kune kun ili. Jen tamen, en ilia simpozio la merkredan vesperon, li mem regalis ilin per bongustaj rakont-pecoj pri ilia amata ĉevaleto: Esperanto, lingvo jarcent-aĝa, kreita laŭ la preskaŭ evangelia kredo ke doni al la mondo komunan, facile lerneblan duan lingvon malpliigos konfliktojn. Kvankam ĝi neniam disvastiĝis tiom kiom esperis ĝia kreinto, L. L. Zamenhof , kaj apenaŭ eblus diri ke ĝi bremsis du mondmilitojn, Esperanto ankoraŭ havas siajn adeptojn kaj fervorulojn - iom mesiismajn, kiuj ekscias kun ega ĝuo pri la plej freŝa beletra trovaĵo aŭ sagaca rap-teksto Esperanta, kaj plezure montras plian fojon al novvenintoj la scenon el " Incubus, " la klasika kultfilmo el 1966, en kiu W

Sukcesa Renkontiĝo kun Soros ĉe UN - Novjorko

Image
Kun deko de ĵurnalistoj, deko de universitataj studentoj (pluraj skribantoj pri Esperanto, dum klasaj referaĵoj , kaj du membroj el unu el la plej famaj familioj en Usono, la familio Soros, la simpozio estis sukcesego. George Soros ĉeestis eble dum horo. Li prelegetis dum 10-15 minutoj. Dum la pliparto de la programo ĉeestis Jonathan Soros, nepo de nia fama Teodoro Soros. Unu universitata studentino profesie filmis la programon sed ŝia kamerao fuŝis dum prelegeto de George Soros . Specialajn dankojn al Isis, Mary kaj Kaŝa por la filmado. Eble mi sukcese filmis dum kelkaj minutoj per simpla fotilo. Humphrey Tonkin donacis la novan eldonon/tradukon de libro de Teodoro Soro al la familio Soros. Kvin esperantistoj renkontiĝis horon frue (antau' la ĉefa programo) en renkontiĝ-ĉambro de Departmento de Publikaj Aferoj de UNO. Prelegis Ralph Dumain, Esther Schor, Sam Green. Ĉar du novaj grandaj ekranoj estis uzitaj dum du prelegoj (power-point au' filmo-montrado), la konstruaĵo

N-ro 404 - Gazetaraj Komunikoj de UEA

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 404 2010-12-15 Enhavo: La Zamenhof-jubilea UK de 1959 en la Reta Kinejo Sekretario de IKU kaj Komisiono pri Belartaj Konkursoj elektitaj LA ZAMENHOF-JUBILEA UK DE 1959 EN LA RETA KINEJO La Reta Kinejo de UEA omagxas la cxi-jaran Zamenhof-tagon per dokumenta filmo pri la 44-a Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio en 1959. Per tiu UK kun pli ol 3000 partoprenantoj kulminis la tutmonda festado de la 100-a datreveno de la naskigxo de la auxtoro de Esperanto. La filmon faris Jean Forge, la fama Esperanta verkisto, kiu estis ankaux kinregxisoro. La 9-minuta filmo montras scenojn ne nur el la kongreso en Varsovio sed ankaux el la ekskurso al Bjalistoko, kie kongresanoj cxeestis interalie solenajxon por starigi monumenton al L.L. Zamenhof. Videblas ankaux la sola auxtentika filmdokumento pri Zamenhof. La filmo estas videbla cxe: www.ipernity.com/doc/97850/9646608 Impresojn el la 44-a UK peras ankaux alia filmo, kiu estis ald

9-a Internacia Himalaja Renkontigxo

Image
Konigu  la mondon al Nepalo, kaj Nepalon al la mondo per Esperanto 9-a Internacia Himalaja Renkontiĝo   Nepala Esperanto-Asocio ĝojas anonci la 11-tagan Internacian Himalajan Renkontiĝon 2011 por konigi sian landon al alilandaj esperantistoj. Apenaŭ ekzistas iu lando en la mondo kiu povus rangi samnivele kun Nepalo rilate al natura, etna kaj kultura diverseco. Partoprenante la Renkontiĝon, vi havos ŝancon formi vian propran bildon de  la lando kaj samtempe konatiĝi kun lokaj kaj alilokaj esperantistoj kiuj partoprenos la samajn programerojn. Ni bonvenigas ankaŭ homojn kiuj volas komenci lerni Eserpanton dum la Renkontiĝo.   La programo estas planita por ke ĝi taŭgu al ĉiuj aĝgrupoj. Dum via restado, vi loĝos en bonkvalita hotelo en Katmando kaj en komfortaj gastejoj dum la piedvojaĝo. Ĉiuj manĝokostoj kaj aliaj similaj kostoj estas inkluzivitaj en la aliĝokosto, sed ne asekuro. La kotizo estas kalkulita nur por kovri kostojn, ne por gajni monon. Similaj turismaj servoj kutime k