AKADEMIO DE ESPERANTO Oficialaj Informoj Numero 13-a 2010 04 29
OFICIALAJ INFORMOJ Numero 13 – 2010 04 30 Elekto de triono de la akademianoj Okazis en la unuaj monatoj de ĉi tiu jaro la reelekto de triono de la akademianoj laŭ la Statuto de la Akademio de Esperanto. Ne rekandidatis Aŝvinikumar, Gersi Alfredo Bays, André Cherpillod, Flavio Rebelo kaj Trevor Steele. Iliajn lokojn prenis la novaj akademianoj Marcos Cramer, Lena Karpunina, Stano Marĉek, Paŭlo Moĵajev kaj Alexander Shlafer. Estis reelektitaj Vilmos Benczik, Probal Dasgupta, Miguel Gutierrez Aduriz, Boris Kolker, Erich-Dieter Krause, Li Shijun, Carlo Minnaja, Humphrey Tonkin, Bertilo Wennergren, Yamasaki Seikô. Pro la ĵus okazinta forpaso de akademiano Maŭro La Torre , nun la Akademio konsistas el 44 membroj: Perla Ari Martinelli Marc Bavant Vilmos Benczik Gerrit Berveling Marjorie Boulton Renato Corsetti Marcos Cramer Dao Anh Kha Probal Dasgupta Michel Duc Goninaz Lena Karpunina Gbeglo Koffi Paul Gubbins Miguel Gutierrez Aduriz Otto Haszpra Christer...