Eurovision : karikaturo pri Eŭropo
Eurovision : karikaturo pri Eŭropo Eŭropa Unio havas 23 oficialajn lingvojn , inter kiuj unu pli "oficiala" ol la ceteraj, pli kaj pli ofte unika. Ĝi a devizo estas " Unueco en diverseco ". Pli konforma al la realo estus " Unueco en hipokriteco ", ĉar tiun onidiran " diversecon " ni spertas kaj konstatas ĉiutage en la eŭropuniaj instancoj : temas pri evoluo al unulingveco, al nuranglalingveco, al superrego de nacia lingvo super ĉiuj ceteraj Sendepende de la eŭropaj institucioj , tiu " diverseco " estas konstatebla kaj kontestenda ankaŭ en la kantokonkurso "Eurovision" ( Eŭrovido-Kantokonkurso ) por kiu la nomo "Anglovision" (Anglovizio) pli kongruus kun la realo. Forestas originaleco kaj aŭtentikeco. Tio tre similas al la menuodiverseco kaj dietika diverseco de usona manĝmaniero, pro kiu danĝera kaj eĉ mortiga trodikiĝo plej multe trafas Usonon... Tamen estas io ĝusta en Eurovision 2010 : nur la tit...