1924 : 42 membroj de la Akademio de Sciencoj agnoskas kaj rekomendas Esperanton
La 1-an de junio 1924, 42 sciencistoj de la Akademio de Sciencoj, Instituto de Francio, adoptis jenan deziresprimon : La subskribintoj, membroj de la Akademio de Sciencoj, Konvinkitaj ke la adopto de la internacia helplingvo Esperanto en la internaciaj rilatoj havus grandegajn konsekvencojn el la vidpunkto de la progreso de la scienco kaj ĝia aplikado ; ke ĝi ebligus etendi la disinfluon de la franca scienco eksteren kaj, pro tio, la intelektan influon de nia lando, esprimas la deziron : 1° ke la instruado de tiu lingvo, majstroverko de logikeco kaj simpleco, estu enkondukita, almenaŭ fakultative, en la oficialaj programoj de la klasoj de sciencoj de ĉiuj instruestablejoj ; 2° ke, dum la internaciaj kongresoj, ĝi estu adoptita kiel oficiala lingvo samrajte kiel la naciaj lingvoj, ĝis la momento kiam la eksperimentado konfirmos ke ĝi taŭgas por fariĝi la sola oficiala lingvo ; 3° ke la atento de la direktoroj de la sciencaj aŭ teknikaj eldonejoj estus altirita pri la intereso k...