N-ro 391 - Gazetaraj Komunikoj de UEA
Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 391 2010-07-28 Enhavo: Rezolucio de la 95-a Universala Kongreso de Esperanto Premio Degucxi al Philippe Chavignon Sep elstaraj Esperanto-agantoj diplomitaj en Havano REZOLUCIO DE LA 95-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO La 95-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninta en Havano (Kubo) kun 1002 partoprenantoj el 59 landoj, Konsiderante, ke Unuigxintaj Nacioj deklaris la jaron 2010 Internacia Jaro de Interproksimigo de Kulturoj, konstatas - ke la diverseco de kulturoj en la mondo grave kontribuas al la ricxeco de la homaro; - ke jam dum 123 jaroj Esperanto kiel neuxtrala lingvo helpas konstrui pontojn inter popoloj kaj kulturoj, kaj - ke la Universalaj Kongresoj de Esperanto, kunigante homojn el plej diversaj landoj tra la mondo, mem atestas tiun kapablon konstrui pontojn, Deklaras la deziron de la Esperanto-parolantoj kunagi kun Unuigxintaj Nacioj kaj Unesko por stimuli komprenemon inter popoloj kaj samtempe protekti ...