Instruista trejnado progresas, en la manoj de UAM kaj ILEI
Kurso sukcese lanĉita denove en Poznano Se vi ne nur deziras, ke esperanto estu instruata en diversaj lernejotipoj, sed vi mem volas ankaŭ instrui, tiam finfaru la unujaran instruistan trejnadon de UAM kaj ILEI kunlabore kun Edukado.net! La kursaro jam la trian fojon akompanas la tradiciajn interlingvistikajn sesiojn en la Universitato Adam Mickiewicz, en Poznan (Pollando). La du surlokaj unusemajnaj sesioj (septembre kaj februare) disponigas koncize la necesajn metodikajn konojn por profesie instrui esperanton. Post hejma kaj reta laboro la sukcesa trapaso de la fina kompleksa ekzameno kun prezento de finlaboraĵo rajtigas al la instruista diplomo de ILEI post unu jaro. La defion alfrontis ĉi-foje 11 personoj (po 3 el Pollando kaj Hungario, 2 el Francio, po unu el Slovakio, Belgio kaj Germanio). ILEI kun UEA disponigis 4 stipendiojn kiel en la pasinta jaro. Al la alvoko de la prezidanto de ILEI, Stefan MacGill al la landaj asocioj kaj landaj ILEI-sekcio...