Gazetaraj Komunikoj de UEA - n-ro. 399
Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 399 2010-10-26 Enhavo: Belartaj Konkursoj de UEA en 2011 Internacia Kongresa Universitato invitas prelegontojn Internacia Junulara Jaro -- pri dialogo kaj interkompreno en la 96-a UK BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA EN 2011 La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 62-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 96-a Universala Kongreso en Kopenhago. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK nek al membreco en UEA. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de la branĉoj Infanlibro, Filmo kaj Kanto. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Validas krome jenaj kondiĉoj: Poezio : maksimuma longo ne fiksita. Prozo : maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da paĝoj). Teatraĵoj : maksimuma longo ne fiksita. Eseo : teme ligita kun Esperanto aux kun la kongresa temo "Dialogo kaj interkompreno", proksi...