N-ro 403 - Gazetaraj Komunikoj de UEA
Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 403 2010-11-29 LITERATURO, INSTRUADO KAJ FILMOJ EN LA MALFERMA TAGO La Esperanto-poeto Mauro Nervi estis la cxefgasto de la 33-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 27-an de novembro, kiu allogis 90 vizitantojn el 16 landoj. Nervi kontribuis al la programo per du prelegoj. En la unua prelego li parolis pri la idea esenco de la Akademio Literatura de Esperanto, kies prezidanto li estas kaj kiu estis fondita en Roterdamo en la 93-a Universala Kongreso en 2008. En sia dua prelego Nervi parolis pri la poezio kaj verkista agado de la Esperanta kandidato por la literatura Nobel-premio Baldur Ragnarsson. Katalin Kováts prezentis la renovigitan retejon de edukado.net kaj priskribis kiel utiligi gxin por lerni kaj instrui Esperanton. Pri sia lastatempa dua vojagxo al Indonezio por instrui Esperanton kaj pristudi la historion de la tiea movado parolis Heidi Goes. Trifoje estis montrita la premiita mallonga filmo Conlang . ...