Jerusalema Libro-Foiro
De: Amri Wandel (prezidanto de ELI-Esperanto-Ligo de Israelo) Karaj geamikoj, Dum la 20-25.2 okazis la 25-a Internacia Libro Foiro de Jerusalemo – prestigha arnagho kiu okazas chiun duan jaron en la plej granda kongresa cenctro de Jerusalemo – Binjane Hauma. Jam la trian fojon sinsekve ELI havas tie budon de Esperanto-libroj kaj revuoj. Pli ol 40 personoj enskribighis por la Esperanto-kurso baldau malfermota en Jerusalemo kaj centoj interesighis kaj ricevis flugfoliojn pri Esperanto. En la solena malfermo salutis prezidento Shimon Peres, la ministrino pri edukado Limor Livnat kaj la urbestro de Jerusalemo Nir Barkat. Partoprenis ankau la famaj israelaj verkistoj Meir Shalev kaj David Grosman. La 23.2 Amri renkontighis kun la fama itala verkisto Umberto Eco (kiu verkis i.a. pri Esperanto) kaj donacis al li la novan kompaktdiskon de ELI "Kanti Gefratoj Kune" kaj la lastan n-ron de "Israela Esperantisto". Vizitis nian budon eminentaj gastoj...