E-Retradio: Bioetanolo por brazilaj aŭtomobiloj
Bioetanolo por brazilaj aŭtomobiloj Posted by Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio bioetanolo_brazilo.mp3 Listen on Posterous En Brazilo oni evoluigis post nafta krizo alian tipon de fuelo por funkciigi motorojn de aŭtomobiloj. En la jaro 1975 brazila registaro starigis la programon tiam nomata Pró Álcool (por alkoholo) kaj la fabrikoj de tiuj tempoj kiuj estis tri aŭ kvar laboris en produktado de alkohole movataj motoroj anstataŭ benzino. La alkoholo por tiu uzo nomiĝas bioetanolo. Oni plantas tiucele sukerkanon sur proksimume 1 procento de la brazila teritorio sude de la amazonia pluvarbaro. De komence la motoroj malbone funkciis kaj ili preskaŭ ĉiam prezentis problemojn kaj paneojn dum matenaj malvarmaj tagoj; la fifamo de tiaj aŭtomobiloj estis tiom, ke inter ni brazilanoj, ni kutime ŝerce diris: aŭtomobiloj je alkoholo! Iam vi havos ian....aŭtomobilon, ĉu ne? Subkomprenite: kapdoloron. Sed la tempo pasis kaj la teĥnologio disvolviĝis....