Esperanta Retradio: Demandoj al Radio Erevano
Demandoj al Radio Erevano Posted by Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio El Vikipedio: radio_erevano.mp3 Listen on Posterous Dum la soveta regado en Sovetio cirkulis multaj anekdotaj "demandoj al Radio Erevano", kiuj havis plursencajn respondojn. Ili ofte komenciĝis per "principe jes" / "principe ne". Dum tiuj ŝercoj koncernis multajn kampojn de la ĉiutaga vivo, eksterlande oni atentis precipe politikajn ŝercojn, en kiuj la respondoj estis (nur) ŝajne reĝim-fidelaj. La sovetia revuo Sputnik ("kunulo" kaj, de tiu signifo, "satelito") publikigis tiajn anekdotojn; ĉar ĝi aperis ankaŭ en la lingvoj angla, ĉeĥa, franca, germana, hispana kaj hungara, ili atingis ankaŭ eksterlandon, eble eĉ estis ilo por popularigi la revuon tie. Enhavo de "Sputnik" estis tre liberpensa, pro tio ĝia distribuo estis ĉesigita en GDR en 1988. (La sekvaj ekzemploj ne plenumas la principon de "neŭtrala...