Antaŭkristnaskaj merkatoj
Antaŭkristnaskaj merkatoj Posted by Anton Oberndorfer to Esperant a Retradio antaukristnaskaj_merkatoj.mp3 Listen on Posterous La kvar semajnoj antaŭ Kristnasko - la Advento - laŭ la origina intenco estu periodo de retiriĝo, de enpensiĝo, de rezigno pri laŭtaj distroj. La kristnaska nokto estas silenta nokto kiel diras mondkonata kanto el la vilaĝo Oberndorf en la lando de Salzburg. Niaj adventaj kantoj priskribas la malvarmon kaj malhelon kaj la sopiron je lumo kaj varmiĝo. La adventa florkrono havas 4 kandelojn kaj je ĉiu el la kvar adventaj dimanĉoj heliĝas plia kandelo. Tiu tuta tradicio konduku nin silentpaŝe al la granda festo de Kristnasko. Lastan dimanĉon vere komenciĝis la advento kaj ĉie en la lando oni multe entreprenis por instigi la homojn viziti la ejojn kie oni organizas la adventan etoson. Jes, oni vere organizas tion, oni povas jam nomi tion eĉ industrion. Tiu advento ne okazas en preĝejoj sed en plej bona kazo antaŭ il...