Juneca ĉarmo allogas spektantojn
( Son-Dokumento ) Ĉe la lingva agado por Esperanto virinoj havas ŝlosilan funkcion: Ili estas simpatiportantoj de la lingvo. Virinaj voĉoj povas veki agrablajn sentojn aŭ mildigi malagrablajn sentojn. Beboj ja aŭdas la lingvon unue de la patrino. Ŝi karese, lude, stimule parolas kun la infano. Kaj kutime patrino estas mem ankoraŭ sufiĉe juna kaj tiel elradias bebecan ĉarmon. La lernado kaj praktikado de lingvo ne povas esti konsiderata nur el vidpunkto de utileco kaj facileco. Tio estas faktoroj kiuj alparolas la racion. Por lerni kaj praktiki la lingvon la sentoj - la koro - ludas grandan rolon. Se vekiĝas varmaj sentoj dum aŭdado de iu parolado tiam la preteco al kompreno kaj al lernado estas decide pli granda ol sen tio. Tial junaj virinoj kaj knabinoj aperas en reklamoj. Ili servas kiel emociaj ligiloj al ofte sufiĉe neemocivekaj objektoj. Antaŭ nelonge mi trovis en la interreto raporton pri 25-jara blonda usonanino kiu instruas la usonan lingvon en la inter...