Posts

Esperanta Retradio: Komunumo de E-parolantoj

Image
Komunumo de E-parolantoj Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio komunumo_parolantoj.mp3 Listen on Posterous En "Libera Folio" okazis diskuto ĉu por ĉinoj Esperanto estas pli facila ol la angla. Ja ambaŭ lingvoj por ĉinoj estas sufiĉe malfacilaj ĉar ja temas pri hindeŭropaj lingvoj.Tamen inter ambaŭ lingvoj estas diferenco rilate al la grado de malfacileco. Oni taksas ke por atingi la B2-nivelon ĉino bezonas kvaroble pli da studhoroj por la angla ol por Esperanto. En tiu kunteksto Simono Pejno starigis la demandon kial do povas esti, ke se Esperanto estas tiel facila, tiom da lernantoj de Esperanto restas "eternaj komencantoj"? Mia respondo estas ke la lingvo ja precipe por hindeŭroplingvanoj estas vere tre facila kompare kun aliaj lingvoj, sed por bone lerni fremdan lingvon inkluzive de Esperanto necesas unuflanke tamen iom da talento kaj aliflanke praktiko en aŭdado kaj parolado de la lingvo. Lerni lingvon postulas...

Esperanta Retradio: Antikva tabulludo kiel kuracilo

Image
Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Antikva_tabulludo.mp3 Listen on Posterous Ĉe infanoj suferantaj de malfacilaĵoj en lernado, specialistoj sufiĉe ofte diagnozas perturbojn en atento kaj koncentriĝo. Kadre de la volontula asocio "Amikoj de edukado", mi kunlaboradas, ekde mia emeritiĝo, kun la stabo de lernejo en mia urbo, kiu aparte zorgas pri tiaj infanoj. Oni provis enkonduki ekde la kvara bazlerneja klaso, ŝakojn kiel aldonan kuracrimedon sed, kiam evidentiĝis la troa malfacileco de tiu ĉi ludo, mi proponis enkonduki alian tabulludon: "Go" (japane "Igo"). Kvankam ni tute ne faris sciencmetodan enketon, ŝajnas, ke la eksperimento kontentige sukcesis. Go-o estas tre malnova ludo. Ĝi devenas el Ĉinio, kaj disvastiĝis ĉefe en orienta Azio. Unu el du ludantoj havas nigrajn ŝtonetojn, kaj la alia havas blankajn (vidu...

Miriado da Tekstoj en Esperanto

Image
La aŭtomata tradukado en Esperanto evoluas tre forte. Tago post tago, oni vidas ĝin plibonigita kaj portanta grandan publikigadon al la reto. Hodiaŭe, ni havas:  Traduku.Net ,  WikiTrans - Esperanto ,  GramTrans » Home ,  Vikitradukilo versio 0.1  ,  Apertium Tamen, unu el la plej amase produktanta retejo estas WikiTrans . Jen kiel ĝi priskribas sin mem:  La  WikiTrans -projekto estas esplor- kaj evoluigo-projekto de la dana lingvoteknologio-firmao  GrammarSoft ApS , kunlabore kun  University of Southern Denmark  (Suddana Universitato). La ĉefa celo de la projekto estas permesi trans-lingvan uzadon de Vikipedio-artikoloj, pere de paralela tradukita retejo. Ĉu vi povas kredi kiom da artikoloj estis tradukitaj de tiu retejo?  ...  8.497.158 Jes, 8,5 milionoj da artikoloj en Esperanto. Tiu estas absolute mirinda informo, kaj plie, la kvalito de la tradukoj estas jam altnivelaj. Vi povas legi ilin m...

Graso kaj alkoholo kostas miliardojn

Image
Graso kaj alkoholo kostas miliardojn Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio graso_alkoholo_usono.mp3 Listen on Posterous La epidemio pri grasmalsano en Usono ne jam atingis sian pinton sed la ekonomio en Usono jam nun ĝemas pro la kreskanta nombro da dikeguloj. La tro alta pezo de la homoj jam nun grave damaĝas la produktivecon. La usonanoj evidente havas problemon pri la manĝado. Por plej multaj el ili gravas la rapida manĝado kaj anstataŭ kvaliton oni preferas kvanton. Jam de jardekoj inter Atlantiko kaj Pacifika Oceano ne plu situas la lando de la senlimaj eblecoj sed de la senlima dikeco. La nombro da dikeguloj kreskas kaj la ekonomio perdas miliardojn, kiel montras novaj statistikoj. Jam delonge neniu plu kontestas ke dikeguloj vivas malsane kaj ili pli probable suferas je diabeto kaj aliaj gravaj malsanoj kaj tial estas ŝarĝo por la sociaj kasoj. Tamen jam longan tempon antaŭ ol ili plene fariĝas malkapablaj plenumi sian profesian ...

Enciklopedio de Esperanto

Image
Eble ne multaj el vi scias ke Enciklopedio de Esperanto estis publikigita en la reto (sen la fotoj) kaj havas sian retadreson je: http://www.eventoj.hu/steb/gxenerala_naturscienco/enciklopedio-1/encikl.htm Tiu reprezentas la unuan eldonon en 1933, redaktita de Kökeny kaj Bleier. La iniciatinto estis Ŝirjaev. Ĝi havis por la lingvo-fako, la famegan K. Kalocsay. Ĝi estis sponsore eldonita de Literatura Mondo el Budapest. Vikipedio donas la jenan klarigon pri tiu libro: La Enciklopedio de Esperanto estas enciklopedio pri la Esperanto-movado. Ĝi estis iniciatita de Ivan Ŝirjaev, kiu jam pretigis milon da slipoj. Post lia morto en 1933 la projekto estis pluigita kaj efektivigita, sub redakto de Lajos Kökény kaj Vilmos Bleier kaj kun la helpo de multaj kunlaborantoj. Ĝi aperis kiel dulibra eldono, de Literatura Mondo en Budapeŝto en la dua duono de 1934. La enciklopedio enhavis ĉirkaŭ 2500 artikolojn. Unulibra represo estis eldonita en Hungario pere de Hungaria Esperanto-Asocio en la ja...

Esperanta Retradio: La timata germano

Image
La timata germano Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo timata_germano_.mp3 Listen on Posterous Nuntempe, unu el la plej timataj homoj en Brazilo - eble en la tuta mondo – estas "La Germano". Homoj foje eĉ evitas elparoli lian nomon. Temas pri la germana kuracisto Alois Alzheimer (1864-1915), kiu unuafoje priskribis specon de demenco, kiun fine oni alnomis "Malsano de Alzheimer". Temas pri efektive timiga malsano, nome la plej ofta kaŭzo de demenco post la aĝo de 60 jaroj. Kaj ĉar dum la lastaj jardekoj la vivodaŭro konsiderinde kreskis en multaj landoj, tial aperas pli kaj pli ofte kazoj de "Alzheimer". Ĝi atingas meznombre 6 procentojn el la homoj pli ol 70-jaraj, 30 procentojn el la homoj pli ol 80-jaraj kaj 60 procentojn el la homoj pli ol 90-jaraj. Kial tiom da teruro? Ĉar pro tiu malsano la homoj iom post iom forperdas sian menso...

Esperanta Retradio: Vespera telespektado

Image
Vespera telespektado Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio vespera_telespektado.mp3 Listen on Posterous Kiam la tagoj fariĝas malpli sunlumaj kaj fine de oktobro la horo ŝanĝiĝas de la somera tempo al la normala Mezeŭropa Tempo (MET) tiam subite la vesperoj sentiĝas tre longaj. Oni sentas la bezonon sidi ĉe varma forno kaj spekti televidon por vidi ion helan, buntan, stimulan. En Aŭstrio la 26-an de oktobro la lando celebris la nacian festotagon memore al la plena liberiĝo de Aŭstrio en la jaro 1955 kiam je tiu tago la lastaj fremdaj trupoj estis forlasintaj la landon post 10-jara okupado. Okaze de tiu festotago la publikjura aŭstra televido ORF funkciigis du novajn televidajn kanalojn: unu pri sporto kaj la alia pri kulturo. Do la programoferto ankoraŭ pliriĉiĝis, kvankam germanlingvaj televidaj kanaloj jam abundas. Jam estas pli ol 50. Kaj krome per satelito eblas kapti centojn da televidaj kanaloj el la tuta mondo. Mi havas satelit...