Tro da higieno por infanoj
Posted by Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio higieno_infanoj.mp3 Listen on Posterous Ke infanvartejo estas gravega por la evoluo de infano, pri tio jam estas ĝenerala interkonsento. La infanvartejo transprenis multajn taskojn de la edukado en la familio, precipe se temas pri la socia evoluo de la infano. En la infanvartejo la infano povas esti inter samaĝuloj kaj povas lerni interagi kun ili. Ili povas ludi kune kaj prepari manĝojn, ekz. fruktosalaton. Ĝuste fruktosalato estas tre valora manĝaĵo: Ĝi estas tre sana, ĝi estas bongusta, nome dolĉa kun iom da fruktacido kaj ĝi estas produkto kiu estas preparata surloke, do en la infanvartejo. Kaj tion povas fari la infanoj mem, ili povas kune prepari la fruktosalaton: Dum unu infano tranĉas pomojn, dua infano tranĉas oranĝojn, tria tranĉas bananojn kaj la kvara eble vinberojn. Imagu tiun situacion kiam pluraj infanoj staras en kuirejo kaj fervore preparas sian fruktosalaton. Kaj tiel okazis jam nun en infanvartejoj en Aŭstr...