Jean Jacques Rousseau rememorinda
Posted by Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo rousseau_rememorinda.mp3 Listen on Posterous Ĉu filozofio estas utila por la praktika, ĉiutaga vivo? Laŭ iuj homoj, ĝi estas esence grava, laŭ aliaj ĝi ofte glitas en tempoperdigajn spekulaciojn. Por solvi tiun dilemon, ni devus reveni al la esenca, etimologia propono de filozofio: "amo al scio". Alivorte, kiam oni okupiĝas pri filozofiaj temoj kaj ideoj, tiam oni devas ne nur serĉi konsenton aŭ malkonsenton, sed precipe malfermi la spiriton al libera pensado, al novaj konceptoj. Antaŭ 300 jaroj naskiĝis en Svisujo unu el la plej influaj filozofoj en la historio de la okcidenta mondo: Jean Jacques Rousseau. En Francujo, kune kun Voltaire, Diderot kaj aliaj intelektuloj, li kontribuis al evoluigo de la tiel nomata "Iluminismo", kiu naskiĝis en Anglujo. Tiun skolon de filozofio karakterizas plej granda valorigo de racio, super sent...