N-ro 414 - Gazetaraj Komunikoj de UEA



Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 414
2011-05-26


Enhavo:

  1. 34-a Esperantologia Konferenco en Kopenhago
  2. Stano Marček plu redaktos

34-A ESPERANTOLOGIA KONFERENCO EN KOPENHAGO

Esperantologia Konferenco estas jam tradicia programero de la Universala Kongreso de Esperanto. Gxin organizas la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) kaj gxi eniris la kongresan programon unuafoje en Varno en 1978. Gxian 34-an sesion en Kopenhago la 27-an de julio gvidos d-ro Detlev Blanke .

Jens Stengaard Larsen prelegos pri la danaj lingvistoj kaj interlingvistoj Rasmus Rask kaj Otto Jespersen , dum prof. Christer Kiselman parolos pri la dana sempatologo kaj esperantologo Paul Neergaard . La prelego de prof. Davide Astori temos pri la unua itala esperantisto kaj interlingvisto Daniele Marignoni . Krome, Otto Prytz pritraktos "fenditajn frazojn" kaj Marek Blahuš prezentos la ciferecan prilaboron de la Zamenhofaj adresaroj. Post cxiu prelego estos diskuto kaj la prelegotekstoj estos poste publikigitaj presforme.

STANO MARČEK PLU REDAKTOS

Pasintjare la Estraro de UEA dauxrigis la kontrakton kun Stano Marček pri redaktado de la revuo Esperanto gxis la julia-auxgusta numero 2011. La celo estis, ke ekde la septembra numero la nuna redaktoro dauxrigus sian laboron sub nova kontrakto. La Estraro tamen jxus decidis dauxrigi la validecon de la nuna kontrakto, farita en 2003, gxis la fino de la jarkolekto 2011.

La Estraro antauxvidas proponi novan kontrakton al Marček post la Universala Kongreso en Kopenhago , kie oni versxajne akceptos novan dokumenton pri la gvidlinioj pri la redaktado de la oficiala organo de la Asocio. Gxia definitivigo dependas de la difino de la gxenerala komunika politiko de UEA, pri kiu nun diskutas la Komisiono pri Strategiaj Demandoj. La komisiono estis elektita pasintjare en Havano kaj laboras sub la gvido de Mark Fettes. En gxi aperis interalie la ideo, ke la revuo havu plurajn volontulajn redaktorojn pri diversaj sektoroj de la movado sub la kunordigo de la cxefa redaktoro. Cxar mankas ankoraux klareco pri tiu kaj aliaj aspektoj de la redaktado, la Estraro decidis, ke la nuna redaktoro laboros laux la malnovaj kondicxoj gxis la lasta numero de la jarkolekto 2011.


Klaku por malaboni la liston

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero