Esperanta Retradio: Taskoj por pensiuloj
Taskoj por pensiuloj Posted by Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio taskoj_pensiuloj.mp3 Listen on Posterous Se oni estas pli ol 60 jarojn aĝa kaj ne plu profesie laboras, tiam oni havas principe multe da libera tempo. Libera tempo ja ne estas malplena tempo, sed tempo pri kiu oni mem libere povas disponi. Oni povas doni la taskojn al si mem kaj oni povas mem decidi kiel rapide oni volas plenumi tiujn taskojn. Per tio la vivo povas ricevi novan sencon kaj oni povas esti utila al aliaj. Tio validas unuavice por la propra familio. Oni povas helpi al siaj gefiloj en la konstruado de domo, en la ekipado de loĝejo, oni povas disponigi manĝojn por ili okaze de vizito kaj oni povas helpi aranĝi multajn aferojn. Se oni havas genepojn eblas eĉ transpreni la vartadon kaj prizorgadon de la infanoj, se la gepatroj petas pri tio. Kaj tiam genepoj povas esti granda fonto de ĝojo. Kutime la prizorgado de la familio estas pli ofte tasko de virinoj, dum v...