Esperanta Retradio: La Internacia Librofoiro en Rio
La Internacia Librofoiro en Rio
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo
Internacia_Librofoiro_Rio.mp3 Listen on Posterous |
En la unuaj tagoj de la monato septembro 2011 okazis en Rio la 15-a Internacia Librofoiro. Mi havis la feliĉan okazon viziti ĝin. Tio estis eksterordinara sperto. En vastegaj salonegoj – oranĝkolora, blua kaj verda pavilonoj – amasiĝis centoj da standoj de eldonejoj, kiuj montris kaj vendis siajn librojn. Ili uzis diversajn reklamrimedojn por allogi publikon, kio faris, ke la tuto aspektis kiel granda festo, granda spektaklo. La brua, multenombra ĉeesto de homoj kontribuis por tia festo, precipe de multege da infanoj, kiujn lernejoj ekskurse kondukis tien, por stimuli ilin al familiariĝo kun legado kaj lernado. Pli ol 600 mil homoj vizitis la foiron ĉi-jare. Preskaŭ 1000 aŭtoroj sin prezentis persone, inter ili 21 eksterlandaj. Oni lanĉis multajn novajn titolojn. Okazis amaso da prelegoj, debatoj, tiel nomataj "Literaturaj Kafejoj" kaj renkontiĝoj kun ŝatataj aŭtoroj, en kiuj estis eble peti de ili aŭtografon. Oni starigis bibliotekon kaj kuriozan eblecon interŝanĝi librojn. 76 procentoj el la vizitintoj aĉetis librojn, mezume po 5,5 ekzempleroj. Tio signifas 58 milionojn da realoj, nome rekordan ciferon.
Pro la eduka kaj ekonomia graveco de la librofoiro, Prezidento Dilma Roussef prestiĝis la malfermon kaj anoncis programon por malaltkostaj libroj en nia lando. Aliaj politikistoj kaj entreprenistoj simile agis kaj diskutis pri la perspektivoj de la eldona merkato en Brazilo, inkluzive de la nova fenomeno "virtualaj libroj". Ĉi tiu estas kurioza punkto. Nuntempe, la Internacia Librofoiro en Rio estas unu el la plej grandaj en la mondo. Tamen, Brazilo kiel tutaĵo estas ankoraŭ lando, kie oni relative malmulte legas. Interalie pro mankoj en la eduka sistemo, brazilanoj ĝenerale legas malmulte, kompare kun aliaj landoj – se oni konsideras la tutan vastecon de nia teritorio kaj ĝian grandegan loĝantaron. Pro tio la foiro estas tre grava stimulilo por plibonigi tian situacion.
Esploro montris, ke 99 procentoj el la vizitintoj asertis, ke ili estas tre kontentaj pro la vizito, kio motivas la organizintojn okazigi ankoraŭ pli belan foiron en 2013.
Se Esperantisto vizitas la Internacian Librofoiron en Rio, nepre venas en lian kapon tuja demando: ĉu Esperantaj libroj ne devus esti tie? Fakte, en almenaŭ du standoj mi trovis manplenon da libroj en Esperanto kaj pri Esperanto, tute sen ia aparta atentigo pri nia lingvo. Ili estis standoj de religiaj eldonejoj, kiuj apogas nian aferon. Efektive, ne mankas fervora deziro de brazilaj Esperantistoj, ke nia lingvo estu digne montrata en proksima eldono de la evento. La problemo estas... mono! Malgranda stando kostas kelkajn dekmilojn da realoj, kaj tiu sumo estas tro alta por nia movada kaso. "Ni povus kolekti monon dum du jaroj, ĝis la proksima foiro", argumentas iuj entuziasmuloj. Sed aliaj opinias, ke oni povus uzi tiun monon por pli gravaj paŝoj en nia movado. Kion vi opinias?
Comments
Post a Comment