'Fejsbuko' bonfaras al la cerbo
fejsbuko_cerbo.mp3Listen on Posterous |
Hodiaŭ mi petas permeson por reveni al tiu temo por iom da kompletigo: ĉu "Fejsbuko" estas bonfara ankaŭ al individuoj?
Esploristoj el Universitato de Arizono, en Usono, decidis esplori tion kaj publikigis siajn rezultojn en internacia kunsido de neŭrologiistoj-psikologoj. Ili emis esplori la efikon de uzado de tiu retejo je la kogna funkciado de maljunaj homoj. Por tio, ili dividis dekojn da homoj pli ol 68-jaraj en tri grupojn. La unua grupo trejniĝis por uzi la retejon, akcepti amikojn (kiuj partoprenis la saman esploron) kaj almeti ĉiutage po unu publikaĵo en ĝin; la dua grupo lernis verki taglibron per po kvin frazoj ĉiutage, sen socia interkontaktado; la tria grupo ne uzis la retejon, sed ricevis la informon, ke ili atendas trejniĝon.
Ĉiuj volontuloj respondis demandaron antaŭ la komenco de la esploro, por ke oni taksu ilian gradon de soleco, socia apogo kaj kognaj kapabloj. Post ok semajnoj da "Fejsbuka" uzado, ili denove submetiĝis al testo. La homoj en la unua grupo prezentis proksimume 25 % da pliboniĝo en sia kogna kapablo, kompare kun la unua testo. La partoprenintoj en la dua kaj tria grupoj ne montris ian ajn progreson.
La esploristoj opinias, ke unu sola tia studaĵo ne sufiĉas por plena konkludo. Oni devas ripeti kaj eĉ plivastigi ĝin. Tamen, la dinamika funkciado de "Fejsbuko" ja probable forte stimulas la cerbon. Persona kontaktado kun homoj kaj novaj, ĉiumomentaj informoj postulas atenton kaj koncentriĝon, kiuj certe bonfaras al la cerbo, kvazaŭ "gimnastiko". Ili verŝajne funkcias eĉ pli bone ol videoludoj, kiujn oni uzas por la sama cerbostimula celo, eble pro emocia influo de amikiĝoj en la retejo.
Se oni pensas pri kontaktado inter Esperantistoj, tiam certe amikeco ricevas apartan signifon, en "Fejsbuko" kaj en aliaj similaj retservoj.
.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Comments
Post a Comment