Aŭdi eksterlandajn esperantistojn en klubkunveno

Posted by  Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio

eksterlandanoj_klubkunveno.mp3Listen on Posterous
E-klubo1
D
um februaro mi denove veturos al Prago por tie ĉeesti klubkunvenon de la Praga E-klubo. Mi prelegos pri la progreso kiun alportis komputiloj kaj interreto por Esperanto kaj kiel la esperantistoj povas plej bone profiti el tio. La rondo verŝajne estos nur malgranda, sed tio ebligos pli personajn interparolojn kaj do mi ekscios pli pri la ĉi-rilataj problemoj de miaj kunparolantoj kaj povos eble oferti konkretan helpon.

La vizito de eksterlandano en klubkunveno de E-klubo ja ĝenerale estas la plej bona kio povas okazi tie, ĉar por praktiki Esperanton estas plej bone havi eksterlandan kunparolanton. Se samlingvanoj estas inter si, ili apenaŭ uzas Esperanton kaj do la klubkunveno havas alian karakteron ol se ĉeestas eksterlandano. Bedaŭrinde eĉ en grandaj ĉefurboj kiel Prago tio okazas nur sufiĉe malofte.

Aliflanke dum klubkunveno devus okazi praktikado de Esperanto. Tio povas en plej simpla formo okazi per laŭtlegado el libro aŭ el revuo. Sed pli bone estas aŭdigi sonregistraĵon de rakonto aŭ raporto. Kaj tiam estas kompreneble plej bone almenaŭ aŭdi la voĉojn de eksterlandanoj. Ne estas tiel bone aŭskulti paroladon de samlandano ĉar tiel oni aŭdus la lingvon ĝuste kun tia akĉento kiu estas mallerninda. Aŭdi samlandanon plifortigas la akĉenton, aŭdi eksterlandanon mildigas ĝin.

Se estas por la ĉeestantoj malfacile sekvi la prezentatan tekston, oni povas disdoni la manuskripton fotokopie aŭ oni povas de komputilo projekcii ĝin. Trovi taŭgan tekston kun sonregistraĵo hodiaŭ estas sufiĉe facile. Disponeblas jam multege da materialo en la interreto kaj nelaste disponeblas jam pli ol 700 sonartikoloj de la Esperanta Retradio kiuj ĉiuj estas ankoraŭ elŝuteblaj. Por la semajna klubkunveno la organizanto povas do ĉiam elekti el almenaŭ 7 sonartikoloj kaj trovi la plej taŭgan. Pri preskaŭ ĉiu temo krome en Vikipedio legeblas materialo kaj troviĝas aliaj artikoloj pri la koncerna temo en la interreto.

Do oni povas per la prezentado de la materialo, la analizo kaj la diskuto rapide plenigi grandan parton de klubkunveno. La ĉeestantoj sentus profiton kaj ili tial vidus sencon en la regula vizitado de klubkunvenoj. La pinto en tiu kunteksto estas, se la partoprenantoj mem produktas sonregistraĵon, kiel faris nia amiko Andreo en sia klubo en Gdynia.

Ĉio tio postulas la regadon de moderna tekniko, sed tio por plej multaj homoj ne plu alportas problemon. Kaj en klubo la homoj ja povas interŝanĝi siajn kapablojn kaj spertojn. Renkonti realajn eksterlandajn esperantistojn ja ĉiam estas plej bone, sed se tiu ebleco mankas, la virtuala mondo ofertas multajn eblecojn por kompensi tiun mankon. Ambaŭ helpas por la kreskado de Esperanto.

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA