Interlingvistiko kaj esperantologio daŭre ĉeestas en la paletro de UAM


 

Jam de 15 jaroj fino de septembro kaj komenco de februaro estas dediĉita al la intensaj sesioj de la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz. Ili havas firman lokon en la universitata paletro kaj proponas universitatnivelan studadon kun fina atestilo al ambiciaj esperantistoj. Ili entreprenas ankaŭ la formadon de esperanto-instruistoj. En la tria jaro de la Studoj okazas instsruista specialiĝo. Kunlabore kun ILEI tio kiel instruista trejnado estas ofertata ankaŭ al pli vasta publiko, kiu volas instruistan spertiĝon dum unu jaro. Aliĝantoj estas atendataj por la septembra sesio (14-20). 

Informoj: en la retpaĝo de la Studoj kaj interlin@amu.edu.pl.

La 5-a grupo de la Interlingvistikaj Studoj travivis sian 4-an sesion inter la 2-8-a de februaro en Poznano. Kvankam la nombro de studantoj iom malpliiĝis, la persistuloj aktive partoprenis la sesion. Stipendioj de ESF kaj ILEI-UEA daŭre helpas al kelkaj.

Aleksander Korĵenkov, ruslanda eldonisto kaj esploranto lekciis pri la historio de esperanto-movado: skizis la ĉefajn eventojn, konfliktojn kaj tendencojn en Esperantujo, kiuj fojfoje surprizis la studentojn, kaj montris la kaŭzojn de tiuj ŝajnaj neklarigeblaĵoj.

La lingvistikajn kursojn gvidis Ilona Koutny multe diskutante kun la gestudentoj. Ŝi prezentis la semantikan sistemon de esperanto, kun ĝiaj fontoj kaj memstara evoluo, analizis la semantikajn rilatojn inter la elementoj de la vortoprovizo kaj la frazeologizaĵojn, tuŝis la problemon de lingvotavoloj kaj provis trovi la lokon de esperanto inter la etnaj lingvoj perhelpe de lingvotipologio kadre de gramatika kurso. Ŝi esploris la specifaĵojn de la esperanta lingvouzo en diversaj eventoj kaj ĝentilecformoj kadre de pragmatiko. Kurso pri aplikata lingvistiko enkondukis i.a. al lingvoplanado, tradukado, leksikografio, terminologio kaj komputa lingvistiko.

Al la programo kontribuis Zbigniew Galor, profesoro pri sociologio, per prelego pri socio kaj lingvo. Gastprelegis Christoph Goro Kimura, profesoro pri lingvistiko el Tokio, pri la interlingva komunikado, pri la interna ideo kaj la neeŭropa aliro al esperanto. Li revenos en aprilo por prelegi en la Lingvistika Instituto pri siaj esploroj  - laŭ la invito de la institutestro.

La bonetosan kaj riĉan kursaron kompletigis la komuna vespero en la fervojista domo, kie la partoprenantoj prezentis poemojn kaj Mirejo Grosjean parolis pri afrikaj etosoj. Post la kurso okazis ekskurso al Vroclavo, kie la lokaj esperantistoj gvidis nin tra la urbo.

Prof. Ilona Koutny
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj

               


--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero