Posted by Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio fejsbuko_cerbo.mp3 Listen on Posterous Antaŭ kelkaj tagoj la Esperanta RetRadio prezentis sonartikolon pri la utileco de "Fejsbuko" por la funkciado de nia radio kaj pri la kontakto inter Esperantistoj, ĝenerale. Ĝi vekis ŝajne sufiĉe vastan intereson. Sendepende de specifa utileco, tiu grandega, tutmonda retejo estas eksterordinara fenomeno, kiun oni ne rajtas ignori. Aparta trajto estas, ke per tiu retejo oni ne simple komunikas kaj akceptas informojn; oni ankaŭ "amikiĝas". Certe ĝi estas ilo, kiu faciligas disvastigon de ideoj kaj movadoj, kiel la Esperanta. Hodiaŭ mi petas permeson por reveni al tiu temo por iom da kompletigo: ĉu "Fejsbuko" estas bonfara ankaŭ al individuoj? Esploristoj el Universitato de Arizono, en Usono, decidis esplori tion kaj publikigis siajn rezultojn en internacia kunsido de neŭrologiistoj-psikologoj. Ili emis esplori la efikon de uzado de tiu r
Comments
Post a Comment