Pudingo "Berlino"
Tiun ĉi sonartikolon verkis Roland Schnell el Berlino, parolas Luiza Carol
berlina_pudingo.mp3Listen on Posterous |
Recepto adaptita de Roland Schnell el Berlino.
Oni kuiras tason da kvinoo en 2 tasoj da lakto. Oni aldonas iom da "stevio" (ege dolĉa naturprodukto, uzebla anstataŭ sukero), 2 kuleretojn da cinamono kaj pinĉaĵon da kardamono.
Kiam la kvinoo estas mola, oni prenas ĝin de la fajro kaj aldonas 1 tason da avenflokoj kaj 2 ovoflavojn. Oni preparas ŝaŭmon el 2 ovoblankoj kun 2 kuleroj da sukerpolvo kaj aldonas ĝin iom post iom al la tuta miksaĵo. Oni aldonas la pecojn de 1 senŝeligita pomo.Oni enmetas ĉion en pelvon kaj oni bakas en forno je 200 gradoj C dum 30 minutoj.
.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Comments
Post a Comment