Recepto de Novjaro
Recepto de Novjaro Carlos Drummond de Andrade Por ke vi gajnu belegan Novjaron ĉielark-koloran aŭ kun la koloroj de via paco, Novjaro nekomparebla al ĉiu jam vivita tempo (malbone vivita aŭ eble sensenca). Por ke vi gajnu jaron ne simple novfarbita, flikita je l´ hasto, Tamen nova, en siaj etaj semoj por ekburĝono, nova ĝiskore el eroj apenaŭ percepteblaj (komencante el la eno de via memo) spontane nova, el tioma perfekto, ke oni apenaŭ rimarkas. Sed kun ĝi oni manĝas, promenas, amas, komprenas, laboras. Vi ne bezonas trinki ĉampanon aŭ ajnan drinkaĵon, vi bezonas nek elsendi, nek ricevi mesaĝojn (Ĉu plantoj ricevas mesaĝojn? sendas telegramojn?) Oni ne bezonas fari liston da bonintencoj por arkivi ilin en ia tirkesto. Ni ne bezonas plori pro pentado pro malsaĝaĵoj jam faritaj, nek naive kredi, ke per dekreto de la espero, ekde januaro ŝanĝiĝu la aferoj kaj ke ĉio estu klareco, rekompenco, justeco inter la homoj kaj la nacioj, libero...