El: www.eventoj.hu - Budapest, Szilvasi < oficejo@eventoj.hu > Temo: ret-info: La tutan anglalingvan vikipedion traduki aŭtomate... - Gratulojn!! To: neil_nachum@yahoo.com Dato: Vendredo, Jun 11, 2010, 10:32 Estimataj! La diskuto en la listo [scienca-kaj-faka-agado] memorigis min plian fojon pri admirinda afero, pri kiu evidente ne multaj respondeculoj konscias. Temas pri kreo de aŭtomata tradukmaŝino far malgranda dana entrepreno, kadre de kiu sinjoro Eckhard Bick produktis tradukmaŝinon en ege alta kvalito (laŭ mia takso pluroble pli bona ol iu ajn antaŭa) inter la angla kaj Esperanto! La specifa celo estas traduki aŭtomate la tutan anglalingvan vikipedion al Esperanto kaj ĝi jam tion faras. Ĝis nun estis tradukitaj 800.000 artikoloj. Kontrolu mem, la tradukoj havas tian altan tradukkvaliton, ke apenaŭ eblas trovi frazon kun tiaj eraroj, kiuj malebligus la komprenon. vidi ĝin ĉe: http://epo.wikitrans.net/ Kiam la maŝino tradukos ĉiujn 3,3 milionojn da artikoloj, la vikipe...
VASTAJ LABOROJ EN BONA ESPERO 21 DE DEZEMBRO DE 2015 Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia informas nin: Koncerne niajn aktualajn eduk-programojn en Bona Espero ni sendas al vi fotojn kaj informon pri nia nuna projekto kunlabore kun la Universitato de Brasilia UNB, pere de sia Centro de Estudos do Cerrado en Alto PARAISO. Temas pri dujara projekto subvenciata de CNPq, por instruado pri agroekologio, familia legomproduktado, protekto de akvo-fontoj, nutra sekureco, socia komunikado ktp. por 50 adoleskantoj elektitaj en 5 " assentamentos" , setlejoj,de nia regiono. La kurso okazas en la grundoj de la familioj, sed periode la gejunuloj kaj profesoroj gastas tutan semajnfinon en Bona Espero por plenumi teoriajn aktivecojn. Ni sukcesis subvencion de 2 Rotary kluboj por liverado al la gelernantoj de 180 diverstipaj agrikulturaj laboriloj en la valoro de 6 mil realoj. Celo de la projekto estas eviti la fuĝon el la kamparo, gravega problemo en nia regiono de Gojas. Krome ni o...
Comments
Post a Comment