Biofuelo el makroalgoj

Makroalgoj_01

makroalgoj.mp3 Listen on Posterous

Serĉante alternativojn por nafto la vido direktiĝas al la maro: Algoj povus liveri bioetanolon, se oni nur povus bone prilabori ilin. Nun entrepreno de gentekniko raportas pri grava progreso. Genteknike modifitaj bakterioj dismuntis makroalgojn.

Kiel nova fonto de fuelo ne nur maizo, kolzo, sukerkano kaj similaj plantoj estas konsiderindaj. Esploristoj nun pensas ankaŭ pri la prilaboro de makroalgoj por produkti el ili bioetanolon. La algoj havus kompare kun teraj plantoj kelkajn avantaĝojn kiel bazo por biofuelo. Ili kreskas grandkvante en la maroj, ne bezonas sterkaĵon, ne konkuras kun nutraĵoj pri agrokampoj - kaj ili enhavas grandajn kvantojn da karbonhidratoj. Tamen ĝis nun mankis la tekniko por transformi karbonhidratojn al etanolo en industria mezuro. Usona bioteknika entrepreno nun ŝajne trovis vojon por solvi tiun problemon. Oni prezentis genteknike modifitan formon de la bakterio Escherichia coli. Ĝi kapablas tansformi karbonhidratojn el algoj al etanolo. Ĉirkau 60 procentoj de la seka maso de makroalgoj konsistas el karbonhidratoj - kaj la duono konsistas el la tiel nomata alginato. La esploristoj enkonstruis genon el aliaj mikroorganismoj en la bakteriojn kiuj nun kapablas digesti la alginaton. La genetika kodo devenas de Vibrio splendidus, tio estas specio de bakterioj kiuj alikaze estas konataj kiel malutilaj en ostrofarmoj. Pli ol 80 procentoj de la karbonhidratoj de makroalgoj estas transformeblaj al etanolo per la modifitaj bakterioj. Laŭ indikoj de la esploristoj areo de 1 hektaro povus alporti ĝis ĉirkaŭ 19.000 litrojn da fuelo pojare. Tiu rikolto estas la duoblo kompare kun la sama areo kun sukerkano, kaj ĝi estas la kvinoblo se oni komparas la rikolton kun tiu de maizo. La usona energiministerio subtenis la sciencan esploron kaj jam pluraj patentoj estas postulitaj. Oni povas atendi la starigon de industria produktado.
______________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA