Esperanto ne estas produkto


eo_ne_produkto.mp3Listen on Posterous

"La mondo ne akceptas Esperanton". Tiun plendon kaj priskribon de eblaj kaŭzoj oni povas legi en "Libera Folio". Ĉu vere la "mondo" ne akceptas nian lingvon? Mi forte pridubas tion.

Se oni komparas Esperanton kun nova produkto kiu devas akiri pozicion en la merkato, tiam tiu konkludo ŝajnas esti pravigebla. Sed kiel merkatikisto, komercisto kaj esperantisto mi analizis tion kaj tio kondukis al rezulto ke Esperanto ne estas produkto. Mankas al ĝi esencaj atributoj por esti konsiderata tia. Esperanto nek estas varo, nek servo. Ĝi ne estas simple vendebla kaj utiligebla.

Homo ja povas akiri Esperanton kaj poste utiligi gin, sed tio estas longdaŭra evoluprocezo kiu nur funkcias se plenumiĝas esencaj kondiĉoj. Tiu evoluprocezo estas kreskado. Ĉiu kreskado postulas la ĉeeston de kreskofaktoroj sen kiuj la kreskado ne povas okazi. Kaj ĉiam unu el tiuj faktoroj en certa situacio estas la minimuma faktoro kiu decidas ĝis kiu grado la kreskado povas progresi.

Do la lingvo estas plej bone komparebla kun vivanta estaĵo. Oni ja ankaŭ parolas pri "vivanta" lingvo kaj tia Esperanto sendube estas. Se ni volas plirapidigi kaj plifortigi la kreskadon de Esperanto ni devas analizi la kreskofaktorojn kiuj estas:

- la kerno de la lingvo mem, do la ecoj de la lingvo
- la kapabloj de homoj lerni kroman lingvon
- la sociaj, politikaj, teknikaj, juraj kaj ekonomiaj cirkonstancoj kiuj permesas
  kaj akcelas la utiligadon de la lingvo
- nombro kaj kvalito de homoj kiuj instruas kaj disvastigas Esperanton.

Strategio estas la elekto de kampoj kie la potencialo de la faktoroj kune estas plej alta. Necesas plej bone kunligi homajn kapablojn kun organizaj rimedoj kaj vekebla bezono. Mi volas prilumigi tion per kelkaj ekzemploj:

- Ne havas sencon instrui E-on al homoj kiuj ne estas sufiĉe lernkapablaj
- Ne havas sencon instrui la lingvon al homoj kiuj neniam havos okazon
  paroli ĝin kun alilingvanoj
- Necesas oferti enhavojn kiuj estas sufiĉe interesaj por instigi homojn
  almenaŭ al aŭskultado de la lingvo
- Necesas homoj kiuj bone, bele kaj agrable publike parolas la lingvon.

Kreskado funkcias per daŭra stimulado. La Esperanta Retradio estas rimedo por doni tian stimulon ĉiutage. Pensu kiel vi povas stimuli la utiligadon de Esperanto en via medio! Stimuli aliajn donas personan kontentigon. Do stimulu kaj ĝuu!
__________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

  1. Interesas al mi, ke la uzado de Esperanto dum multaj jaroj, jam estas forta movado! Oni povas pruvi pere de la kvanto de korespondado pere de Interreto. Saluton el
    Elma Flora (kantistino) Elma do Nascimento (komponisto)

    ReplyDelete

Post a Comment

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA