Gazetaraj Komunikoj de UEA
Tonkin ankaŭ prezentis la libron Pri homoj kaj verkoj kune kun ĝia alia redaktoro Michela Lipari. La libro, lanĉita en la Hanoja UK, estas kolekto de literaturaj eseoj premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA, kies prezidanto respektive sekretario Tonkin kaj Lipari estas. Ionel Oneţ prezentis la ĝeneralan rikolton de novaĵoj aperintaj post la antaŭa Malferma Tago. Apartan prezenton pri polaj eldonaĵoj faris Barbara Pietrzak, interalie lanĉante la pollingvan verkon Ludwik Zamenhof de Walter Żelazny.
Krome la programo konsistis el Esperanto-filmoj kaj ĝi finiĝis, jam tradicie, per programero, dum kiu la ĉeestantaj estraranoj de UEA, ĉi-foje Claude Nourmont, Barbara Pietrzak kaj Loes Demmendaal, respondis demandojn de la publiko. Tra la tuta tago estis vigle vizitata la libroservo. La plej furora varo, kun 22 venditaj ekzempleroj, estis la folio kun la nova poŝtmarko pri la Unua Libro, dum la plej populara libro estis Pri homoj kaj verkoj, kiun aĉetis 13 vizitantoj. Kun 8 ekzempleroj bone vendiĝis ankaŭ alia novaĵo, la 800-paĝa Bildvortaro de Petro Desmet' kaj Jozefo Horvath. La vendoj sumiĝis entute je 1912 eŭroj.
La Malferma Tago okazos denove la 27-an de aprilo 2013.
En 2013 okazos elekto de novaj gvidorganoj de UEA por la periodo 2013-2016. Parto de ĝi estos elekto de komitatanoj B por reprezenti la individuajn membrojn (IM) en la Komitato de UEA. Laŭ la Statuto (art. 24) oni elektas unu komitatanon B por ĉiu komencita milo da IM. Se la nombro de IM estos minimume 5001 je la 31-a de decembro 2012, oni elektos ses komitatanojn B; se la nombro estos malpli granda, oni elektos kvin.
La Ĝenerala Regularo (art. 8) preskribas: Dek individuaj membroj el minimume tri diversaj regnoj rajtas proponi unu solan kandidaton el inter la individuaj membroj. Al la proponoj, subskribitaj de la proponintoj, devas esti aldonitaj, krom la skriba konsento de la kandidato, ankaŭ biografieto kaj deklaro pri la movadaj celoj de la kandidato, kiuj kune ampleksu maksimume 150 vortojn.
Kompletaj proponoj atingu la Centran Oficejon de UEA (Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando) ĝis la 28-a de februaro 2013. Validaj estos nur skribaj dokumentoj kun originalaj subskriboj (t.e. ne telefaksoj aŭ retmesaĝoj).
Ĉiu kandidato devas esti IM de UEA dum du jaroj antaŭ la elekto (t.e. 2011 kaj 2012) kaj resti IM tra la tuta oficperiodo. Salajrata oficisto de UEA ne rajtas esti komitatano. Komitatano, kiu persone ĉeestis neniun komitatkunsidon en la periodo 2007-2012, ne estas reelektebla.
Se la nombro de la kandidatoj ne superos la nombron de la elektotaj komitatanoj B, ĉiuj kandidatoj estos konsiderataj kiel elektitaj. Se la nombro de la kandidatoj estos pli granda, la individuaj membroj elektos siajn reprezentantojn per poŝta balotado.
Osmo Buller
Comments
Post a Comment