Elsendoj de Radio Vatikana





---------- Forwarded message ----------
From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2014-10-13 22:30 GMT-03:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana



Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

2014-10-12, dim
Komentario:
​​
Mateo 22:1-14 ... Pri la kebekiaj misistoj Francisko de
​ ​
Laval kaj Maria de la Enkarnigho: Ili eliris por voki chiujn je la
​ ​
vojkrucighoj de la mondo - se la eklezio haltas kaj enfermighas, ghi
​ ​
malsanighas; pri la boneco de Dio kiu proponas sian savon al chiuj
​ ​
sendistinge; pri la loghantaro de Ghenova, trafita de inundego ...
​ ​
Beatproklamo de pastro Francesco Zirano (1564-1603), heroeca atestanto
​ ​
de la evangelio; monfonduso starigita por la rekonstruo de Gazao ...
​ ​
Movada informo: internacia konferenco en Zagrebo kun la temo La
​ ​
dialekta literaturo, modelo por la nacia literaturo, organizita de
​ ​
Kroata Esperantista Unuigho.

2014-10-09, jhau
Informoj pri papo Francisko: La plej granda donaco, kiun Dio povas
​ ​
doni al ni, estas la Sankta Spirito; parolado por la jarkunveno de la
​ ​
usonaj katolikaj karitatoj: proponi chiam akcepton kaj sekuran lokon;
​ ​
meso rememore pri la proklamo de du kanadaj sanktuloj, Maria de la
​ ​
Enkarnigho (1599-1672) kaj Francois de Montmorency-Laval (1623-1708);
​ ​
nova tuitera mesagho ... Vatikanurbo: la programo de la internacia
​ ​
kolokvo La Senutila Masakro: katolikoj kaj la sankta Segho dum la unua
​ ​
mondmilito; Srilanko: cent tagoj de profunda spirita sinpretigo antau
​ ​
la vizito de papo Francisko en januaro; Germanio: Internacia Foiro de
la Libro en Frankfurto; Ghenevo: la Monda Tago de la Vido; Londono:
​ ​
rekomenighis la kampanjo Every One (Chiu Iu) lanchita de la porinfana
​ ​
organizajho Save the Children: milionoj da infanoj ne atingas la
​ ​
kvinan vivojaron; FAO: internacia forumo por la savogardo de la naturo
​ ​
kun la temo Satigi la Mondon: nutrado, agrikulturo kaj naturmedio;
​ ​
Internacia Puntribunalo, Hago: kernaj pruvajhoj ne haveblas pri la
​ ​
agado de la kenja prezidanto Uhuru Kenyatta.

2014-10-08, mer
Pri ekumenismo: necesas neniam rezignacii fronte al dividoj kiuj daure
​ ​
ekzistas che la kristanoj; saluto okaze de la europa tago por la dono
​ ​
de korpaj organoj ... Pliaj informoj pri papo Francisko: Proksima
​ ​
Oriento estas en la koro de la eklezio; vizito al la europaj
​ ​
insititucioj de Strasburgo; apostola vojagho al Francio venontjare;
​ ​
nova tuixtera mesagho ... Sinodo de la episkopoj pri la familio: temoj
​ ​
de la komencaj tagoj; Hago: Uhuru Kenyatta aperis antau la Internacia
​ ​
Puntribunalo; Birmo: miloj da malliberuloj ricevos la prezidantan
​ ​
indulgon.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/index.asp
(sub Plej novaj programoj)


-- 


Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA