Posts

Kantaro-vikio nun havas pli ol 2000 kantotekstojn!

Ekde la jaro 2003 "kantaro-vikio" - alinome la "libera kantaro" - estas loko por cxiu muzikema esperantisto, kie eblas trovi multegon da kantotekstoj, notoj, videoj kaj aliajn muzikajxojn. Funkcianta kiel vikio, gxi ebligas komunan laboron de esperantistoj el diversaj mondopartoj. En la komenco la kantaro-vikio havis nur kantotekstojn, sed la vivo ne staris unuloke kaj nun krom tekstojn oni povas trovi ankaux muziknotojn, akordojn, tonsilabajn melodiojn, midi-dosierojn kaj ankaux spekti videojn. En kantaro-vikio trovis sian duan vivon ankaux paperaj kantaroj. En speciala pagxo vi povas trovi liston de paperkantaroj kaj la kantotekstojn en ili. Kiuj uzas kantaro-vikion? Ho! Komencantoj, gvidantoj de kursoj, amatoraj ludantoj, mem auxtoroj kaj muzikistoj kaj finfine cxiuj muzikemuloj! Se vi antauxe ne vizitis nian vikion, ne prokrastu, eble vi trovos cxe ni delonge sercxatan amatan kanton! Internacia teamo de kunlaborantoj, sen kies helpo nuna granda at...

Kion povas alporti la hungara prezidanteco en Eŭropa Unio al Esperanto?

Estus interese scii, ĉu Hungario estas la lando, kiu donis plej multe da grandaj figuroj al Esperanto en la mondo proporcie al ties loĝantaro. Jen kelkaj el ili : Gabrielo B á lint, unua firma pioniro de Esperanto multe vojaĝinta Paŭlo Lengyel , pioniro, presisto, kiu savis la revuon " Lingvo Internacia " en kriza periodo, kiu restadis en Parizo de 1904 ĝis 1919 kaj tie fondis Esperanto-presejon "Presa Esperantista Societo", bedaŭrinde malliberigita en Francio dum la unua mondmilito eĉ se povis eble iom konsoli lin la fakto ke du el liaj gardistoj scipovis Esperanton... Julio Baghy , unu el la plej famaj Esperanto-verkistoj Kolomano Kalocsay , verkisto, poeto, gramatikisto, vortaristo, ĉefredaktoro de " Literatura Mondo "... Andreo Cseh , kies instrumetodo de Esperanto famiĝis kaj estas ankoraŭ nun uzata. Francisko Szil á gyi , kiu, same kiel Andreo Cseh, gvidis multajn kursojn tra Eŭropo. Paŭlo Balk á nyi, kiu aktivis energie sur di...

Ne estu la rano de la lingvoj!

Image
Ne estu la rano de la lingvoj !!!   Iam, maljuna, malintenca ino Malbela, eĉ iom sorĉistino Metis en malgranda marmito Eta, beleta, juneta, verdeta rano   Ŝi metis en ĝi ankoraǔ Tempearature akvon preskaǔ Tiel ke la rano povu esti Tute gaje petoli Tiam sarkasme ridanta Ŝi farigis la akvo varmeta Tiel ke la rano beatante Kredis sian edenon alvenante Sed sub la paradiza marmito iomete kreskis la fajro… Kaj princino la raneto Plezuriĝis, ĝuante la varmo Ve la estonco nigriĝis Ĉar sub la angordona marmito Novaj ŝtipoj aldoniĝis Pli kaj pli varma akvo Nun Damo la rano Protestis, alimanierojn petegis Sed en la fundo atendis Rano, ion por plibono Tiam, kruele, la sorĉistino Pli varmigis la akvon Ĝis la malfeliĉa raneto Suferis multe la malbonon Finfine, kiel vi povas pensi Ĉifoje la akvo ekbolis Kaj sen plu protesti La ruĝa rano mortis   La filozofo diras Ke homo estas Kiel rano Malvigleatenta estulo Abrupta malbono Povas facile esti evitita Progresiva malbono Estas endormiganta Mi aǔdac...

Pacdeklaro de Nagasako, 2010

Image
Pacdeklaro de Nagasako, 2010 Ĉi-jare la memorceremonio por paco komenciĝis kun kantado de postvivantaj atombombitoj. La kanto estis plena de la forta espero, ke tiu fatala tago neniam plu ripetiĝu. La 9an de aŭgusto, 1945, je la 11a kaj 2, unu atombombo ĵetita de usona bombaviadilo ruinigis la urbon de Nagasako en momento. Intensaj varmoradioj, eksploda ventego, radiadoj kaj senĉesaj fajroj.... Ili forrabis karajn vivojn de 74 000 homoj, kaj stampis profundajn mensajn kaj korpajn vundojn al tiuj, kiuj apenaŭ eskapis el morto. Dum 65 jaroj depost tiu tago, la postvivantaj atombombitoj ĉiam sencede marŝadis la vojon al "mondo sen nukleaj armiloj" kaj hodiaŭ kantis plengorĝe kaj elkore. Mi vidas en ili esperon de homoj.   Ni petas la gvidantojn de la nukleaj potencoj ne dispremi niajn penojn al "mondo sen nukleaj armiloj". En tiu ĉi majo, en la Konferenco por Reekzamenado de la Traktato pri Nemultigo de Nuklearmiloj (NPT), komence ĝia prezidant...

George Soros vizitas Esperanto-simpozion en Novjorko

Image
"De Zamenhof al Soros" estis la titolo de la ĉi-jara simpozio organizita de la Novjorka Oficejo de UEA. Tiu oficejo, kies ĉefa tasko estas prizorgi la rilatojn de UEA kun la ĉefsidejo de Unuiĝintaj Nacioj, ĉiujare organizas publikan aranĝon okaze de Zamenhof-tago la 15-an de decembro. Temis pri historia trarigardo de la komenca periodo de Esperanto, organizita por rekoni du novajn librojn: anglalingvan biografieton de Zamenhof – mallongigitan version de la granda biografio verkita de A. Korĵenkov antaŭ duo da jaroj – kaj nove tradukitan libreton de Tivadar Soros, kiu unue aperis en la jaro 1923. La konata fakulino Esther Schor, profesoro ĉe la Universitato Princeton, rekonis la ligon kun Zamenhof per sia prelego pri "Zamenhof kaj Estonteco", en kiu ŝi ekzamenis la koncepton de la kreinto de Esperanto pri la estonteco de la homaro kaj la rolo de Esperanto en tiu kunteksto. La finan punkton en la periodo 1887-1923 traktis Humphrey Tonkin, la tradukinto de la verko de...

Kiel diri „miliardulo” en Esperanto?

Image
[ Originala NY Times verkaĵo ] Kiel diri „miliardulo" en Esperanto? Verkis ALISON LEIGH COWAN Por eta grupo el lingvistoj, universitatanoj kaj revantoj, kiuj kutimas pri neglekto al iliaj invitoj, ne estis bagatelo kiam George Soros , la miliardulo, eniris salonon por festi kune kun ili. Jen tamen, en ilia simpozio la merkredan vesperon, li mem regalis ilin per bongustaj rakont-pecoj pri ilia amata ĉevaleto: Esperanto, lingvo jarcent-aĝa, kreita laŭ la preskaŭ evangelia kredo ke doni al la mondo komunan, facile lerneblan duan lingvon malpliigos konfliktojn. Kvankam ĝi neniam disvastiĝis tiom kiom esperis ĝia kreinto, L. L. Zamenhof , kaj apenaŭ eblus diri ke ĝi bremsis du mondmilitojn, Esperanto ankoraŭ havas siajn adeptojn kaj fervorulojn - iom mesiismajn, kiuj ekscias kun ega ĝuo pri la plej freŝa beletra trovaĵo aŭ sagaca rap-teksto Esperanta, kaj plezure montras plian fojon al novvenintoj la scenon el " Incubus, " la klasika kultfilmo el 1966, en kiu W...

Sukcesa Renkontiĝo kun Soros ĉe UN - Novjorko

Image
Kun deko de ĵurnalistoj, deko de universitataj studentoj (pluraj skribantoj pri Esperanto, dum klasaj referaĵoj , kaj du membroj el unu el la plej famaj familioj en Usono, la familio Soros, la simpozio estis sukcesego. George Soros ĉeestis eble dum horo. Li prelegetis dum 10-15 minutoj. Dum la pliparto de la programo ĉeestis Jonathan Soros, nepo de nia fama Teodoro Soros. Unu universitata studentino profesie filmis la programon sed ŝia kamerao fuŝis dum prelegeto de George Soros . Specialajn dankojn al Isis, Mary kaj Kaŝa por la filmado. Eble mi sukcese filmis dum kelkaj minutoj per simpla fotilo. Humphrey Tonkin donacis la novan eldonon/tradukon de libro de Teodoro Soro al la familio Soros. Kvin esperantistoj renkontiĝis horon frue (antau' la ĉefa programo) en renkontiĝ-ĉambro de Departmento de Publikaj Aferoj de UNO. Prelegis Ralph Dumain, Esther Schor, Sam Green. Ĉar du novaj grandaj ekranoj estis uzitaj dum du prelegoj (power-point au' filmo-montrado), la konstruaĵo...