Pri la graveco de bona prononco
bona_prononco.mp3Listen on Posterous |
Por la bona funkciado de nia lingvo kaj precipe por ĝia kreskado estas gravege ke la E-parolantoj kaj precipe tiuj kiuj nomas sin esperantistoj apliku korektan prononcon de Esperanto. Multaj miskomprenas ke dum la komenca lernado de la lingvo la lernado de la sonoj estas relative facila kaj sekve ŝajnas esti flanka afero. La fakto ke en Esperanto ĉiu litero korepondas al difinita sono tro ofte estas subtaksata kaj la lernanto ne konscias ke multaj literoj en Esperanto korespondas al sonoj kiuj sonas alie ol laŭ la kutimo de la propra gepatra lingvo.
Tiu manko de konscio pri la diferenco de prononco de literoj inter la propra lingvo kaj Esperanto kondukas al prononco kiu estas tro simila al tiu de la propra lingvo kaj tro frue donas la senton regi la lingvon. Sed Esperanto ja estas unue fremda lingvo kaj nur per multe da ekzercado ĝi fariĝas iom post iom dua propra lingvo.Oni povas obĵeti ke por la komunikado inter E-parolantoj ĉe renkontiĝoj plej ofte sufiĉas baza nivelo de prononco kaj ke precipe per la lingva praktiko tie la prononco aŭtomate internaciiĝas, sed tiu opinio neglektas la neceson ke almenaŭ la prelegantoj kaj movadaj gvidantoj devus havi pli bonan prononcon. Sed ankaŭ ĉe tiuj homoj la kvalito de la prononco estas tre ofte riproĉinda. Kaj la prelegantoj kaj gvidantoj ja devus krome disponi pri oratoraj kapabloj, ili ja devus doni ion al la ordinaraj partoprenantoj de renkontiĝo aŭ kongreso, sed tio ofte ne okazas. Sed se dum E-renkontiĝo la ordinara partoprenanto ne povas aŭdi modelan lingvon, tiam el lingva vidpunkto la renkontiĝo fariĝas senvalora kaj tiam la ĉarmo de la renkontiĝo reduktiĝas al la eblaj personaj kontaktoj kaj al turismumado.
Bonŝance ni nun havas la interreton kiu ebligas korekti tiun misevoluon rilate al la parolnivelo. Aperas tie pli kaj pli da homoj kiuj kapablas kaj sekve kuraĝas paroli al la interreta publiko en bona kaj bela lingvo. Estas ja ĉie en la mondo multaj homoj kiuj ne povas partopreni en internaciaj renkontiĝoj kaj kiuj do devas praktiki la lingvon kaj kontakti aliajn homojn ĉefe pere de la interreto. Se tiuj homoj regule aŭskultas retradiajn programojn, ili konstante aŭdas bonan lingvon kaj alkutimiĝas al tiu parolmaniero. Tio estas ilia modelo laŭ kiu ili formas sian propran parolmanieron. Ĉiufoje la aŭskultanto aŭdas la sonojn laŭ internacia prononco kaj tiel konsciiĝas pri la diferenco inter la prononco simila al la propra lingvo kaj la internacia. La imitado de la modelo plibonigas la propran prononcon.
Comments
Post a Comment