La Estro


​Viro eniras ​en dorlotbesta
​n​
vendejo
​n​
por aĉeti papagon, kaj vidas tri belajn birdojn, tute similajn, kaj demandas pri iliaj prezoj:

- Tiu, kiu estas maldekstre, kostas 500. Respondas la vendisto.
- Ve! Tiel multekosta! Kial?
- Ĝi ja estas vere speciala papago, ĉar ĝi scipovas uzi komputilojn.
- Mm... Kaj ĉi tiu, en la dekstra flanko?
- 1000 estas taŭga kiel kontraŭpago por tiu besto.
- Terure! Kial ĝi estas tiom altapreza?
- Ĉar ĝi parolas la anglan, la francan kaj iom de la germana, krom uzi komputilon.
- Kompreneble... Kaj tiu, kiu estas en la mezo de la sidstango?
- Vi povos aĉeti ĝin, sed la kvanto por ĉi tiu papago estas 5000.
- Fi!! Pri kio ĝi kapablas?!
- Verdire, mi ne scias - respondas la vendisto - Mi neniam perceptis la kapablojn, kiujn ĝi havas. Mi pensas, ke li kapablas fari nenion, sed la aliaj nomas ĝin estro.
-- 
​Kontribuo de Carlos​


Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero