Vizito al la fajrobrigado en San-Paŭlo


 
kuriero

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 146      16/01/2015

     
Esperantistoj vizitas kazernon kaj lernejon de fajrobrigadistoj
 
 

La pasintan vendredon, alvenis en Sanpaŭlo la rusa esperantistino Tatjana Loskutova. Unuafoje ŝi vizitas la landon interalie por partopreni en la 50a Brazila Kongreso de Esperanto, kiu okazos ĉi-monate en Rio.

Ŝi laboras kiel lingvo-instruisto en la Ivanova Akademio de Kontraŭincendia Servo de la Ministerio pri Ekstremaj Situacioj, en Rusujo.

Atende al ŝia deziro konatiĝi kun iu brazila lernejo por formado de fajrobrigadistoj, estraranoj de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo kontaktis la esperantiston el Mogi das Cruzes, leŭtenanton Mauro Nepomuceno, kiu aranĝis du specialajn vizitojn por la alilanda gasto.

La unua tuttaga vizito, al la 17a Kazerno de Fajrobrigadistoj en Mogi das Cruzes (portugale 17º GB), okazis la 10an de januaro 2015 - la pasintan sabaton. 15 geesperantistoj el la ĉefurbo Sanpaŭlo akompanis la esperantistinon Tatjana. La urbo Mogi situas je ĉirkaŭ 60 km for de la ĉefurbo Sanpaŭlo.

En tiu kazerno, per iniciato de leŭtenanto Mauro kunhelpe de aliaj fajrobrigadaj kolegoj, ekde la pasinta septembro okazas lecionoj de Esperanto, ĉiusabate, gvidataj de la emerita vickonsulo, Mário José de Menezes, kiu ankaŭ ĉeestis en la aranĝo akompane de kelkaj gelernantoj. Entute, ĉirkaŭ 30 personoj havigis al la vizito-aranĝo ian etoson de esperanta kongreseto.

Krom divers-specaj prezentoj de fajrobrigadistaj ekzercoj, la vizitantoj estis regalataj ankaŭ per bongustaj tagmanĝo kaj adiaŭa lunĉo, en la kazerno. Matene, ties komandanto, majoro Jean Carlos, mem venis saluti la ĉeestantojn kaj konatiĝi kun la rusa vizitantino.

La dua vizito okazis la 12an de januaro, lundon, kaj la celadreso ĉi-foje estis la Supera Lernejo de Fajrobrigadisto (portugale ESB), en la urbo Franco da Rocha, situanta je ĉirkaŭ 50 km for de la grandurbo Sanpaŭlo. Nuntempe, tiu modela supera instituto estas la plej granda lernejo de fajrobrigadistoj en Latinameriko. Ĝi zorgas pri la formado, kapabligo, aktualiĝo kaj specialiĝo de fajrobrigadistoj de la tuta ŝtato Sanpaŭlo.

Tiutage, Tatjana estis akompanata de kvar fajrobrigadistoj el Mogi, inter kiuj leŭtenanto Mauro Nepomuceno, kaj de du estraranoj de EASP. La deĵoranta komandanto de la Supera Lernejo de Fajrobrigadistoj, majoro Ramos, akceptis la lundan sekvantaron kaj, fine de nia vizito, li kunsidis kun la rusa vizitantino, kiu nome de sia generalo transdonis ties inviton por ke iu reprezentanto de tiu fajrobrigadista lernejo vizitu la Akademion de Fajrobrigadistoj en la rusa urbo Ivanovo, cele al ŝanĝoj de laboro-spertoj inter ambaŭ institucioj.

Tuj konstateblis ke plej granda defio por tiaj interŝanĝoj estas la lingva baro, por kiu ĝuste Esperanto povas esti bona solvo.

De maldekstre: vickonsulo Mário Menezes, leŭtenanto Mauro Nepomuceno, majoro Jean Carlos kaj Tatjana Loskutova, dum interŝanĝoj de memoraĵoj.
Paŭzo por foto, post unu el la elmontroj pri kontraŭincendia tekniko, en la fajrobrigadejo de Mogi.
Parto de la ĉeestantoj, en la korto de la fajrobrigadejo, atendantaj plian elmontron pri sukuro-tekniko.
Elmontro per du akvo-cisternaj kamionoj, en la fajrobrigadejo de Mogi.
La malfacila kaj streĉa tasko traduke peri la kontaktojn, bonege plemunita de la esperantisto Osmar da Silva Alves (dekstre).
Fone, la manĝejo de la Supera Lernejo de Fajrobrigadistoj, en la urbo Franco da Rocha, kun servebleco por mil kunmanĝantoj.
De maldekestre: nia gvidanto en la Supera Lernejo de Fajrobrigadistoj, leŭtenanto Assunção, Tatjana kaj leŭtenanto Mauro.
La deĵoranta komandanto de la Supera Lernejo de Fajrobrigadistoj, majoro Ramos (dekstre) mem tre afable venis akcepti la vizitantojn.
Interŝanĝo de memoraĵoj: Tatjana Loskutova transdonas al majoro Ramos kalendaron, bultenon kaj flageton de la Akademio de Kontraŭincendia Servo de la Ministerio de Ekstremaj Situacioj, en la rusa urbo Ivanovo.
La tereno de la Supera Lernejo de Fajrobrigadistoj, en la urbo Franco da Rocha, estas tiel granda ke oni bezonas specialan veturilon por konduki vizitantojn de unu loko al alia.

Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.

 

 

 



--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA