Malmultekosta logxeblo en Moskvo - per uzado de Esperanto

​​

Novaĵservo RET-INFO / Lingvo-Studio

Malmultekosta loĝeblo en Moskvo - per uzado de Esperanto

Moskvo estas belega, admirinda, suberba urbo, sed bedaŭrinde unu el la plej multekostaj lokoj en Eŭropo. Tamen danke al la ŝparkostaj flugoj hodiaŭ oni jam povas relative favorpreze veturi al ĝi, kaj ankaŭ la dorsosakaj turistoj povas trovi tranoktejon – ĉefe, se ili scipovas Esperanton.

En la retlisto de IKEF ni legis la informon, ke rusa esperantisto malfermis mini-pansionon, transformita el loĝejo, kie ankaŭ eksterlandaj turistoj estas bonvenaj - eble kun nemulta komforto, sed kun vere malaltaj prezoj – laŭ la tieaj mezuroj.

--------
Anatoli Gulidov <tung88@mail.ru> skribis:

Saluton, geamikoj! Mi gratulas ĉiujn okaze de novjara festo, deziras en nova 2015 jaro sukcesojn en laboroj kaj feliĉon en vivo.

Nun, antaŭ la novjaro ni malfermas mini-hotelon pretan por akcepti 24 gastojn. Tio okazas danke al kunlaboro de esperantistoj de du diversaj landoj. Pri nomo ni ankoraŭ ne decidis, proponitaj nomoj estas "Esperanto" kaj "Mondo amika". Ni volas kunlabori en multaj terenoj. - Ni volas akcepti gastojn de vi kaj sendi niajn turistojn al vi, kunlabori en komerco kaj edukado, ktp.

Mi pretas akcepti 1-2 esperantistojn de aliaj urboj aŭ landoj por labori kun ni en la hotelo, ni atendas kontraktojn pri kunlaboro kun turismaj societoj kaj agentejoj por interŝanĝi gastojn. Bedaŭrinde ankoraŭ ne ekzistas nia retpaĝo en Esperanto, sed ĝi estos! Ni povas akcepti ĉe ni individuojn de ĉiuj landoj, por vi estos turista invitilo, nia taksio atendos vin en flughaveno. Mi dankas ĉiujn kunlaborontojn, ĝis revido!

Anatoli Gulidov,

rete: tung88@mail.ru - tel: +79035943808
http://hostel.ridder.ru - skype: anatoli.ridder


------
László Szilvási, Lingvo-Studio, L.S.
www.eventoj.hu


--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA