Posted by   Anton Oberndorfer  to Esperanta Retradio              Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo      genetike_modifitaj.mp3  Listen on Posterous     La bildstrion kreis Gian Piero Savio         Antaŭ kelkaj tagoj, semajnrevuo 'Veja', legata en Brazilo je milionoj  da ekzempleroj, rebruligis polemikan temon. Per   bone redaktita  artikolo, ĝi klare defendis la uzadon de 'genetike modifitaj nutraĵoj'  (GMN). Jen estas temo, kiu   koncernas ĉiun homon tra la tuta mondo – ne  nur sciencistojn kaj politikistojn. Kaj mia persona sperto, kiel  nefakulo,   estas, ke ju pli oni klopodas informiĝi, des pli duba ĝi  aperas. Jen kial mi tuŝas ĝin, por ekscii la opiniojn de   aŭskultantoj  de la Esperanta RetRadio.  Ĉiuj scias, kio estas 'geno':  ĥemia strukturo en la nukleo de la ĉeloj de ĉiu vivanta estulo,  respondeca pri transdono   de ĉiuj korpaj karakterizaĵoj, de gepatroj al  idoj. Tio validas por animaloj, plantoj,...