Literaturo - Enhavlisto de Literatura Mondo



Antaŭ kelkaj tagoj, mi disponigis veran juvelon rilate al Esperanta literaturo, kiu estas la disponigo de Literatura Mondo en pdf-aj dosieroj anoncita en EsperantoMovado blogo. Vi ankaŭ povas uzi la rektan ligilon por konatiĝi rekte kun la revuoj ĉe http://literaturamondo.org/index.htm 

Hodiaŭ, mi portas komplementan retlokan adreson, kiu estas ja gravega por navigi tra la revuoj de Literatura Mondo. Ĝi estas la ĝenerala enhavlisto de la LM-revuaro. Ordigita laŭ dato de publikigaĵoj, ĝi permesas havi ĝeneralan ideon de ĉio disponebla per aŭtoro, nomo de la publikigaĵo, tradukanto kaj en kiu numero ĝi troviĝas. Jen perlo por faciligi la literaturamantojn trovi siajn deziratajn legaĵojn: http://egalite.hu/vinye/literaturamondoenhavo.pdf

Adonis Saliba

Seja mais um esperantista!

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero