João Gilberto 80-jara


João Gilberto 80-jara

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo

joao_gilberto.mp3 Listen on Posterous

En ĉi tiu jaro 2011, Brazilo omaĝas grandan artiston, kiu fariĝis okdekjaraĝa: João Gilberto. Fakte, ne eblas 'festi' lian datrevenon persone, pro la konata retiriĝemo de la kantisto, kiu de multaj jaroj tre malofte aperas antaŭ la publiko, krom por spektaklaj prezentoj. Sed en ĉi tiu monato novembro li prezentas sian tute unikan kantostilon en spektakloj en la urboj San-Paŭlo, Rio, Brasília kaj Salvador – kaj kvankam la enirbiletoj kostas sufiĉe multe da mono, la publiko plenplenigas la teatrojn.

João Gilberto Prado Pereira de Oliveira naskiĝis en la ŝtato Bahia, en la nordorienta regiono de Brazilo kaj fariĝis internacie konata kiel la ĉefa kreinto de bosanovo. Kiel ĉiuj scias, bosanovo estas moderna sambostilo, kun tuŝoj de ĵaza koloro. La tradicia brazila sambo devenis de la simpla popolo kaj dum longa tempo oni konsideris ĝin vulgara muziko, eĉ malpermesita kaj police persekutata fine de la 19-a jarcento. Dum la dudeka jarcento ĝi iom post iom havigis al si pozicion de respektata arto. En 1958, João Gilberto inventis tute novan manieron kanti kaj ritmumi sambon: mallaŭtvoĉe, delikate, intimece, akompanate nur de sia diskreta gitaro, kaj precipe uzante sufiĉe neordinarajn, iom disonancajn sonkombinojn. La unua bosanova kanzono diske registrita estas la tre konata kaj ŝatata 'Chega de Saudade' ('Ne plu resopiri', se vi permesas al mi liberan tradukon), kiu fariĝis iaspeca muzika simbolo. Komence, la nova kantmaniero ŝokis tracidiemulojn, kiuj kritikis lin, dirante, ke 'li ne scipovas kanti'. Sed baldaŭ li amikiĝis kaj kunlaboris kun alia granda brazila komponisto kaj reĝisoro, Antonio Carlos Jobim, kiu multe helpis firmigon de bosanovo. Ili ambaŭ estas konsiderataj la 'papoj' de bosanovo.

La nova muzikstilo atingis la tutan mondon pro tio, ke ili vojaĝis al Usono kaj tie sin prezentis en la prestiĝa 'Carnegie Hall'. Famuloj kiel Frank Sinatra, Stan Getz kaj aliaj kontribuis al internaciigo de bosanovo. João Gilberto havas iom ekstravagancan temperamenton. Li estas tre perfektema en la registrado de siaj kantoj, tiel ke teknikistoj kaj teatrozorgantoj onidire suferas pro liaj postuloj koncerne la klimatizilon kaj sonoreproduktadon. Li estas ankaŭ tre fama pro sia malakurateco, okaze de eventoj. Tiaj kuriozaĵoj kaj ia forta 'karismo' donis al li iaspecan atmosferon de mito en la brazila artpanoramo. Sed sendube li meritas omaĝon, pro sia milde revolucia maniero alivesti sambon. Honoron al João Gilberto!

Se vi emas vidi kaj aŭskulti ekzempleron de la arto de João Gilberto, jen filmeto:

Embedded media -- click here to see it.



Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA