Invito al silento

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

gestlingvoj_.mp3 Listen on Posterous

Interhoma silenta komunikado

Post dudeko da komputilaj kaj dekduo da homaj lingvoj, mi hazarde konatiĝis sufiĉe intime kun lingvo homa, sed nek parolata nek skribata. Tio okazis ĉar antaŭ nelonge mi vizitis mirigan daŭran ekspozicion nomatan "Invito al silento".

Enirinte, oni surmetas kontraŭbruajn orelŝirmilojn kaj renkontas unu el surdulaj ĉiĉeronoj, kiuj tute ne kapablas kompreni vortojn per legado de lipmovoj. Poste, dum preskaŭ du horoj de personaj eksperimentaj travivaĵoj, tute silentaj, oni ĝisfunde komprenas la esencon de komunikado per gestoj en realaj eĉ premaj vivsituacioj kaj eklernas la bazajn elementojn de la nacia gestlingvo.

"Gestlingvo" difinas ĉiun el la naturaj lingvoj uzantaj manmovojn, vizaĝajn kaj korpajn mienojn, kiel ĉefajn rimedojn por transigi mesaĝojn kaj estigi komunikadon inter homoj vidalvide. Gestlingvon uzas precipe la surduloj kaj aŭdolezitoj, ĉefe tiuj kiuj naskiĝis kun aŭdomanko aŭ kies aŭdokapablo difektiĝis dum ilia infaneco.

Gestlingvo spontanee kreiĝas kiam en specifa komunumo ekzistas konsiderinda nombro da aŭdolezitaj. Historiaj skribaĵoj el la 17-a jarcento atestas, ke en vilaĝoj de Anglujo, oni uzis malsimilajn gestlingvojn. Ankaŭ en Israelo, lastatempe, oni malkovris gestlingvon, kiu spontanee kreiĝis inter aŭdolezitoj en la beduena vilaĝo Ha-Sajid en la dezerto de Negevo.

Nenion oni scias pri spontanea kreado de gestlingvo fare de aŭdkapablaj homoj; en la plej bona kazo kreiĝis nur tre partaj metodoj de komunikado por specifaj situacioj kiam oni ne povas uzi voĉon.

Nur dum la lastaj 30-40 jaroj la lingvistoj agnoskis la gestlingvojn kiel plenrajtaj homaj lingvoj kaj ekesploris ilian strukturon. Nuntempe en multaj landoj oni konsideras la surdulojn kiel dulingvan komunumon kaj ili ĝuas pri laŭleĝa traktado de lingvaj minoritatoj.

En ĉiuj priesploritaj gestlingvoj oni malkovris, ke vorto (t.e. gesto) konsistas el tri nepraj komponantoj: formo de polmo, ĝia movo kaj ĝia pozicio rilate al korpo. Ŝanĝo en iu ajn komponanto kaŭzas ŝanĝon de signifo. Ofte malgranda ŝanĝo en unu el la komponantoj, ekz. intermita movo anstataŭ kontinua movo, kreas morfologian diferencigon (ekz. substantivo kaj verbo de ĝi devenanta).

La plejmulton da gestoj oni faras per polmo kaj en la spaco antaŭ vizaĝo, brusto kaj ventro. Ekzistas ankaŭ malmultaj gestoj, kiuj enhavas movojn de ŝultroj aŭ de aliaj korpopartoj.

Kombinaĵo de gestoj povas formi novan vorton kaj foje kreiĝas vorto el kombinaĵo de komponantoj de du malsimilaj gestoj. Komponanto en gesto povas havi sintaksan karakteron, ekz. direkto de movo povas esprimi kazon (kaj tiam ŝanĝo en la movdirekto esprimas ŝanĝon de la kazo).

Intonacion oni esprimas vizaĝe per mienoj. Tiel, laŭ la mieno de la gestparolanto, oni povas kompreni ĉu la frazo estas deklara, demanda, ekkria, k.t.p.

Aldone al gestlingvoj, surduloj kaj aŭdiolezitaj uzas ankaŭ fingroalfabeton (nomatan ankaŭ "daktilogio"), kiu servas al literumado per fingroj de nomoj kaj vortoj, por kiuj jam ne ekzistas gestlingvero.

Ne ekzistas internacia gestlingvo aŭ internacia fingroalfabeto. Kiel ekzistas en la mondo ege multnombraj parolataj lingvoj, tiel ankaŭ ekzistas multaj gestlingvoj, laŭ landoj, regionoj, urboj kaj eĉ vilaĝoj! Uzanto de specifa gestlingvo tute ne povas kompreni uzanton de alia.

Pasintece estis provo krei internacian gestlingvon, ion similan je Esperanto por la parolataj lingvoj. Oni nomis ĝin "Gestuno" sed ĝi enhavis nur 1500 vortojn kaj havis improvizitan maltrafan gramatikon. Pro tio ĝi rapide falis en la forgesujon.


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero