Instrui Esperanton en Chinio
La altlernejoj en Changzhou, Jiangsu-provinco, Ĉinio, engaĝos
instruistojn de la japana, korea, kaj angla lingvoj, kiuj devas esti
esperantistoj.
Changzhou-a Teknika Altlernejo de Turismo kaj Komerco http://www.czlsgz.com/index.shtml kaj Liu Guojun Profesia Teknika Altlernejo en Changhzou http://www.czlgj.com/ estas
profesiaj altlernejoj. Nun la lernejoj intencas engaĝi instruistojn de
la japana, korea, kaj angla lingvoj. La kondiĉoj por kandidatoj de la
posteno estas, ke li aŭ ŝi devas esti malpli-ol-65-jara, havi klerecon
de supera lernejo, posedi relative altan Esperantan nivelon, esti sperta
en instruado de la lingvoj kaj Esperanto.
zhchsh56@126.com
Prof.Dr.GONG Xiaofeng
School of Environmental and Chemical Engineering
Nanchang University
Nanchang, CN-330031
China
--
Virtuala Brazila Esperanto-Movado
Comments
Post a Comment