Elsendoj de Radio Vatikana



---------- Forwarded message ----------
From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2014-12-08 20:42 GMT-02:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana


Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

2014-12-07, dim
Komentario: Marko 1:1-8 ... La vera konvertigho naskighas kiam ni
lasas, ke la Sinjoro konsolu nin ... Videomesagho al la kristanoj de
Irako: Ke la mondo kunlaboru lau konkorda maniero por haltigi la
malhumanan perforton kiu amasmurdas kristanajn minoritatojn;
kondolenco pro la forpaso de reghino Fabiola de Belgio; ampleksa
intervjuo kun la argentina jhurnalo La Nacion; tradicia ceremonio en
la festo de la Senmakula Koncipigho de Maria; nova tuitera mesagho.

2014-12-04, jhau
Ekzistas multaj kashitaj sanktuloj kiuj aplikas chiutage la amon de
Jesuo (kp. Mateo 7:21-27) ... Necesas lukti kontrau la strukturaj
motivoj de malricheco; audienco kun prezidanto Armando Guebuza de
Mozambiko; nova tuitera mesagho ... Vatikanurbo: La paco estos la
centra temo de la adventaj predikoj - papo Francisko konfidas je
Europo; Bruselo: raporto pri la batalo kontrau la Islama Shtato en
Irako kaj Sirio; Israelo: parlamenta vochdonado en marto; Birmo:
restriktoj al intereligiaj geedzighoj kaj konvertighoj; Kolombio:
redaurigo de la pacokolokvoj.

2014-12-03, mer
Pri la vizito al Turkio: vojagho sub la signo de la repacigho;
renkonto kun partoprenantoj de la tria pinta renkonto de kristanaj kaj
islamaj estroj; subskribo de interreligia deklaracio por la elradikigo
de sklaveco; papo Francisko anstatauigos la komandanton de la Svisa
Gvardio; du novaj tuiteraj mesaghoj ... Ukrainio: nova registaro kun
tri alilandanoj; Somalio: mortiga autobombo; Hindio: 30a datreveno de
la katastrofa akcidento che la fabriko Union Carbide en Bopal.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/index.asp
(sub Plej novaj programoj)




Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA