Esperanto-Retradio: Larĝvida blindulo
     	    	 	     	 	  		  Larĝvida blindulo           Posted by   Anton Oberndorfer  to Esperanta Retradio                 braille_viana_.mp3  Listen on Posterous      Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj registris Paŭlo S. Viana el Brazilo   Ekzistas homoj, kiujn grandaj suferoj detruas; ekzistas homoj, kiujn tiaj samaj suferoj kreskigas; ekzistas ankoraŭ   aliaj, maloftaj homoj, kiujn turmentado dum la vivo transformas en majeste superajn estulojn. En januaro 2009, la   tuta mondo omaĝis la memoron de reprezentanto de tiu tria speco de homoj: antaŭ ducent jaroj naskiĝis en   Francujo unu el tiuj grandeguloj: Louis Braille. Plej multaj nuntempuloj scias, kiu estis tiu geniulo, sed malmultaj   konas lian kuriozan, inspiran vivhistorion. Valoras la penon rememori ĝin.   La patro de Braille laboris kiel ledmetiisto en urbeto Coupvray, proksime al Parizo. Kiam la knabo estis trijara,   dum momenta foresto de la patro, li akcidentiĝis pro misuzo de laborilo kaj vundiĝis je la okuloj. Infekto k...
