LA 96-A UK MALFERMITA



Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 421
2011-07-24


Enhavo:

  1. La 96-a UK malfermita
  2. Salutmesagxo de Unesko al la 96-a UK
  3. Salutvortoj de L.C. Zaleski-Zamenhof al la 96-a UK


Ileana-Tivoli%20koncertsal.jpg

LA 96-A UK MALFERMITA

La 96-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago estis inaŭgurita dimanĉon, la 24-an de julio en la kongresejo Bella Center. Komence de la inaŭguro la kongresanaro omaĝis per impresa silenta minuto la viktimojn de la terorisma atako en la najbara Norvegio du tagojn pli frue. En la fina parto de la solenaĵo, kiam reprezentantoj de la partoprenantaj landoj salutis la kongreson, la publiko ankoraŭ duan fojon esprimis sian kunsenton aliĝante, starante, per longa aplaŭdo al la alvoko por amo inter homoj fare de Ingebjørg Rambjør el Norvegio

En la inaŭguro ĉeestis la belga ambasadoro J.-F. Branders, la kuba ambasadoro G. Vázquez Moreno, la slovaka aferŝarĝito M. Pospisilova kun konsilisto J. Reinvart, la franca ataŝeo A. Sgambato, la germana ambasada konsilisto Marko Lins kaj la honora konsulo de Bosnio-Hercegovino prof. K. Fledelius.

Kun forta aplaŭdo oni akceptis la salutmesaĝon de la ĝenerala direktoro de Unesko. Jam tradiciajn mesaĝojn sendis d-ro Louis Cĥristoph Zaleski-Zamenhof, urbestro Gerhard Walter de la Esperanto-urbo Herzberg kaj la prezidanto de la plenumkomitato de SAT Jakvo Schramm. Propravoĉe la kongreson salutis estrarano Nico Huurman por TEJO, prezidanto Stefan MacGill por ILEI kaj vicprezidanto Brian Moon por la Akademio de Esperanto.

La ĝenerala sekretario de UEA Barbara Pietrzak anoncis la freŝan decidon de la Komitato pri elekto de tri novaj Honoraj Membroj de UEA: d-ro Detlev Blanke, d-ro Renato Corsetti kaj s-ro Rob Moerbeek. La kongresanaro gratulis la honoritojn per aklamo.

La 96-a UK estas dediĉita al la Internacia Jaro de Junularo, kies temo "Dialogo kaj interkompreno" estas ankaŭ la kongresa temo. Enkondukon al la temo faris la direktoro de la Kopenhaga oficejo de la Loĝantara Fonduso de UN (UNPF), s-ino Pernille Fenger, kiu traktis en sia parolado la agadon por la Jarmilaj Evoluigaj Celoj de UN aparte koncerne junularon. Mallongan klarigon pri la posta traktado de la temo dum la UK faris la kongrestema reĝisoro José Antonio Vergara. La inaŭguro kulminis per la festparolado de la prezidanto de UEA prof. Probal Dasgupta.

La ĉefe parolan programon agrable interrompis muzika paŭzo. Konvene por la Jaro de Junularo prizorgis ĝin junula instrumenta kvarteto, kies ludado de popola muziko allogis la aŭdantaron al laŭritma manklakado. La kvarteto ankaŭ invitis la ĉeestantojn viziti la junularan programon, ĉi-foje forte videblan en la UK.

Post la ĉiam populara kavalkado de landaj salutoj, la solenaĵo finiĝis per komuna kantado de "La Espero".

En la inaŭgura tago la nombro de aliĝintoj al la 96-a UK atingis 1450
.

SALUTMESAĜO DE UNESKO AL LA 96-A UK

Mesaĝo de Irina Bokova, Ĝenerala Direktoro de Unesko
okaze de la 96a Universala Kongreso de Esperanto

Estas por mi granda plezuro sendi miajn salutojn al ĉiuj partoprenantoj de la 96-a Universala Kongreso de Esperanto.

Koncentriĝante al "dialogo kaj interkompreno", la elektita temo de la nuna Internacia Jaro de Junularo de UN, vi kontribuas al la antaŭenigo de la idealoj de paco, libereco, progreso kaj solidareco, kiuj esencas por kapabligi la junularon kaj atingi la Jarmilajn Evoluigajn Celojn.

En tiuj noblaj celoj partoprenas ankaŭ Unesko, kies Membro-Ŝtatoj – cite el nia Konstitucio – "firme intencas evoluigi kaj kreskigi la rimedojn de komunikado inter siaj popoloj kaj uzi tiujn rimedojn cele al reciproka kompreno kaj pli vereca kaj perfekta konado de la vivo de aliaj".

Estante distinga karakterizaĵo de la homa ekzisto kaj kovrante la tutan gamon de homaj emocioj, opinioj kaj valoroj, lingvoj funkcias kiel nemalhaveblaj portiloj de dialogo, toleremo, kompreno kaj respekto inter popoloj, sociaj grupoj kaj generacioj.

La Esperanto-movado, fondita antaŭ pli ol cent jaroj, persiste promocias egalecon inter la lingvoj, kulturoj kaj popoloj de la mondo. Simile, Unesko estas konvinkita, ke multlingveco iĝis esenca por konservi la mirindan diversecon kiu karakterizas la homaron, precipe en la nuna epoko de ĉiam kreskanta tutmondiĝo. Plie, estante integra parto de niaj identecoj multlingveco iĝis vaste agnoskata kiel strategia faktoro por paco kaj daŭrigebla evoluo.

Unesko do aplaŭdas la grandegajn klopodojn de esperantistoj ĉie en la mondo dum la lastaj jardekoj. Tiurilate la 96a Universala Kongreso de Esperanto formas valoran kontribuon al la lukto por antaŭenigi lingvan diversecon kaj reciprokan komprenon.

Al Universala Esperanto-Asocio kaj al ĉiuj partoprenantoj en tiu ĉi 96a Universala Kongreso de Esperanto, mi volas esprimi miajn plej varmajn bondezirojn por fruktodonaj kaj stimulaj laboroj.

Irina Bokova

SALUTVORTOJ DE L.C. ZALESKI-ZAMENHOF AL LA 96-A UK

Estimataj Gekongresanoj, Geamikoj karaj, saluton !

Vi alvenis kongresi en la bela urbo Kopenhago por debati pri dialogo kaj pri interkompreno.

Fakte ĉiu esperantista kunveno estas la ĝusta loko kaj la ĝusta okazo por dialogi kaj por interkompreni; nia lingvo estis ja tiucele elpensita. En tiu ĉi jaro, la Internacia Jaro de Junularo, estas memorinda la fakto, ke nia lingvo estis elpensita de junulo, ĝuste por servi kiel rimedo de dialogo kaj interkompreno. Sekve, iniciatita de junulo, la lingvo kaj la ideoj kiujn ĝi portas, daŭre restos junaj.

La latindevena vorto dialogo signifas diskuton inter du aŭ pluraj individuoj; diskuton celantan ebligi la interkonsenton. Tamen ne eblus dialogi, se la dialogantoj ne komprenus unu la alian. La interkonsento ne povus esti realigata, se mankus interkompreno.

Ni, esperantistoj, ni dialogas kaj ni interkomprenas, tamen ofte ni malinterkonsentas. Tial la senco de miaj hodiaŭaj bondeziroj estas ke via dialogo dum la Kopenhaga kongreso konduku nin al la interkonsento pri la ghusta vojo al la fina venko.

Louis C. Zaleski-Zamenhof


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA