Esperanto-Retradio: Memzorgado

Memzorgado

memzorgado.mp3 Listen on Posterous

Pula_Aerial_View.jpg

Kiel mi jam rakontis mi pasigis belan feriosemajnon en la ĉefurbo de Istrio, en Pula. Tio estis feriado iom alia ol planita, ĉar mi ja intencis pasigi du semajnojn en kampadejo. Ĉi-foje ni tamen estis en hotelo en kiu ni ĝuis plenan prizorgadon rilate al la manĝoj kaj la ĉetablaj trinkaĵoj. Estas sendube bela afero esti plene prizorgata. Aliflanke mankas iom da okupiĝo kaj do post unu semajno oni satiĝas kaj volonte reveturas hejmen.

En kampadejo tio estas alia afero: Oni kunportas kvazaŭ sian dometon kaj ĉion kion oni bezonas por mastrumi tiun dometon dum la feriado. Oni devas zorgi pri la bona dormado, pri ricevado de radio kaj televido per satelito kaj kompreneble pri la manĝado. Kaj tio postulas multe da organiza laboro. Mi devas noti ĉiun unuopan, ofte eĉ malgrandan sed gravan peceton kaj zorgi ke ĉio estu laŭorde enpakita. Tiu preparlaboro kompreneble nur havas sencon se oni sufiĉe longe restados en la kampadejo, do proksimume du semajnojn.

En la kampadejo mi preparas principe ĉiujn manĝojn mem. Tion mi devas plani, ĉar mi devas kunporti multajn nutraĵojn kiujn mi ne ricevas surloke en taŭga formo. Ekzemple la plenvaloran panon por la matenmanĝo mi kunportas por ĉiuj tagoj. Por ne havi tro da laboro pri la kuirado mi kompreneble kunportas ankaŭ kelkajn konservojn kaj saketojn kun supopulvoro. Surloke mi aĉetas ĉefe salaton, tomatojn kaj aliajn legomojn kaj fruktojn. Tiel eblas havi freŝajn bongustajn pladojn je favora prezo sen tro da laboro. Kaj iom da laboro ja estas bona. Tio validas ankaŭ hejme, ankaŭ tie mi mem kuiras, do estas dommastro, dum mia edzino laboras en banko.

Zorgi mem pri sia vivo, ĉu hejme ĉu en feriejo donas senton de libereco kaj plifortigas la senton pri memvaloro. Jen kaj jen mi volonte akceptas esti prizorgata, sed ne tro. Memzorgado do ne nur povas okazi pro ekonomia neceso, sed ankaŭ por plibeligi la vivon. Kaj jen tion mi ĝuas.



Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero