Bitlibroj en Esperanto
Bitlibroj de la eldonejo Mondial en   Esperanto...
En la retejo   http://bitlibroj.com estas troveblaj,   provlegeblaj kaj aĉeteblaj nun 21 bitlibroj en Esperanto!
La libroj kun refluanta teksto estas legeblaj ne   nur sur grandaj komputil-ekranoj kaj sur komputilaj tabuletoj, sed ankaŭ sur la   legiloj Sony Reader kaj Nook kaj sur inteligentaj poŝtelefonoj (iPhone, Android)   kun la programeto "Google Books" - ja la bitlibrejo de la eldonejo Mondial   en Novjorko estas parto de la bitlibraj ofertoj de Guglo (Google   eBooks).
La bitlibroj de   Mondial estas aĉeteblaj dume nur en Usono. En aliaj landoj, vi tamen povas   vidi ekzemplajn paĝojn (20 % de libro). Ni forte esperas ke Guglo tre baldaŭ   malfermas sian bitlibran vendejon por la tuta mondo! Por legi bitlibron sur   telefono, elŝutu la programon (app) Google Books!
[laŭ J. Camacho]
-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu
 
=================================================================================
    Retposxta novajxservo kun selektitaj E-novajxoj, RET-INFO : http://www.eventoj.hu
=================================================================================
 
.
 
 
Comments
Post a Comment