Esperanto Tago 2011

Venontan mardon, la 26-an de Julio, oni mondskale celebros la naskiĝtagon de Esperanto.
En Britio oni ankaŭ kontaktos la amasmedion, ĵurnalojn, radion, televidon ktp por informi kaj pri la kongreso en Kopenhago kaj pri Esperanto-Tago. Esperanto-Asocio de Britio uzos tiun eblecon informi ke, interalie, la Brita Registaro nun dungas Esperanto-tradukistojn kaj ke la grava firmao British Telecom uzas la lingvon por reklami siajn varojn.
Vidu detalan konfirmon ĉi-tie kaj ĉi-tie.
Simile gravas, internacie, la kampanjo de Renata Ventura por gajni lokon en "Trending Topics" de Twitter. Jen moderna metodo por reklami Esperanton ☺
Se vi pepas do bonvole pepu dum tiu tago kaj ne forgesu metu la afiŝon #Esperanto al viaj pepaĵoj. Vidu ĉi-tie ankaŭ - kaj bonvole partoprenu !!
Comments
Post a Comment