E-RetRadio: Evoluigi la praktikan lingvon

Evoluigi la praktikan lingvon

evoluigi_praktikon.mp3 Listen on Posterous

blue.jpg

En la interreto mi ŝatas legi ion aktualan en Esperanto. Mi ja daŭre serĉas inspirojn por trovi ĉiutage novan temon por la Retradio. Bonega fonto por tio estas Vikipedio. Mi povas preni artikolon el Vikipedio, aldoni kelkajn proprajn frazojn kaj jen mi havas novan materialon por sonartikolo.. Tiuj kiuj metas artikolojn en Vikipedion pro tio estas ege valoraj kunevoluigantoj de la praktika lingvo. Ili restas en la ombro, sed ili estas tre gravaj.

Alia fonto en la interreto kiu povus doni inspirojn estas "Libera Folio". Sed dum la mondo progresas kaj ankaŭ Esperanto evoluas kiel mi ĵus montris, la primovadaj kaj prilingvaj artikoloj kaj diskutoj tie vekas alian impreson: Anstataŭ progreso estas stagno. Oni ludas la samajn diskojn kiel jam antaŭ jardekoj. Precipe la etoso tie estas tre malbona, nome acida. Oni ja daŭre devas kulpigi iujn pro la stagno. Atako sekvas atakon. Do instigon por verki ion pozitivan surbaze de artikolo aŭ diskutero en "Libera Folio" mi ne ricevas. Mi nur povas esprimi mian ĉagrenon.

Escepto estis kiam Lu Wunsch-Rolshoven tie verkis komentojn kaj donis pozitivajn informojn pri la evoluo de Esperanto. Li ja estas bonega aganto por Esperanto kaj plivivigas la lingvon per la multaj internaciaj aranĝoj kiujn li organizas kadre de "Esperantoland". Li ja ankaŭ mem parolis en du sonartikoloj en la Retradio.

Verki ĉiutage novan sonartikolon signifas ĉiutage okupiĝi pri la lingvo, ĉar necesas trovi vortojn kaj formulojn kiuj estas elegantaj kaj bone kompreneblaj. Tio estas sufiĉe granda defio. Estas ne nur la teknikaj terminoj kiuj povas kaŭzi kapdolorojn, sed ofte estas vortoj el la ĉiutaga lingvo kiuj ĝis nun apenaŭ aperis en Esperanto. La vortaro ofte ne helpas. Bonŝance mi parolas plurajn lingvojn kaj tial mi povas kompari la diversajn lingvojn kaj vidi kiel ili solvas certajn lingvajn problemojn. Do mia laboro estas tre kreiva ankaŭ en la senco de pluevoluigo de la lingvo. Kaj tio ankaŭ donas grandan kontentigon. Tio pozitive kontribuas al mia sano. Aliflanke mi apenaŭ povas imagi ke la diskutantoj en "Libera Folio" estas kontentaj. Precipe unu el ili dissemas amarajn sentojn. Mi bedaŭras tion ĉar mi ne vidas kaŭzon por pensi negative pri Esperanto. Jes, estas klare ke se oni havas iluziojn pri la ebla progreso de la lingvo, la seniluziiĝo sekvas aŭtomate.

La ĉiutaga konkreta laboro por Esperanto (verkado, parolado, publikigo de enhavoj) donas grandan kontentigon kaj pluevoluigas la lingvon. Tial mi volas daŭrigi tiun laboron ankoraŭ laŭeble longan tempon.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA